Granda Ursino | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
konstelacio | |
Latina nomo | Ursa Major (genitiva Ursae Majoris) |
Mallongigo | UMa |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Drako • Ĝirafo • Linko • Malgranda Leono • Leono • Berenica Hararo • Ĉashundoj • Bovisto | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 7h 58m 0s ... 14h 25m 0s |
Deklinacio | 29° 0' 0" ... 73° 30' 0" |
Areo | 1280 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 3 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 6 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 1,7 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -61° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -17° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Aprilo |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
La Granda Ursino estas la tria plej granda konstelacio de tera ĉielo kaj estas sufiĉe fama. Ĝi estas tre facile distingebla pro la formo de kulero, plugilo aŭ ĉaro, kiun konsistigas ĝiaj sep plej lumaj steloj. Populare, tiuj sep steloj estas foje konsiderataj kiel propra konstelacio, nomata en Usono "La granda kulero", en Britio nuntempe "La plugilo", antaŭe tie kaj ankoraŭ nun en Skandinavio "La ĉaro de Karlo", en Hindio "La sep saĝuloj".