Grandavosta kviskalo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandavosta kviskalo
Grandavosta kviskalo, masklo
Grandavosta kviskalo, masklo
Grandavosta kviskalo, ino
Grandavosta kviskalo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Quiscalus
Specio: 'Qu. mexicanus'
Quiscalus mexicanus
(JF Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandavosta kviskaloLongavosta kviskalo (Quiscalus mexicanus) estas granda paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj. Ĝi estas ofte misprenata kaj konfuzata kiel membro de la familio de la Korvedoj. Simile ĝi ricevas ofte la nomon "cuervo" (korvo) en areoj de Meksikio kie ne estas veraj korvoj.

Ties teritorio etendas el Kansaso en nordoriento al suda Kalifornio nordokcidente suden al nordokcidenta Peruo kaj nordokcidenta Venezuelo sude; la kviskala teritorio etendiĝis norden kaj okcidenten en ĵusaj jaroj. Ĝi estas komuna en Teksaso kaj Arizono en ties sudaj regionoj. Ĝi komune troviĝas en agrikulturaj regionoj kaj ĉeurbaj setlejoj, kie manĝas fruktojn, semojn kaj senvertebrulojn.

Estas konsiderinda granda seksa dimorfismo en tiu specio. Maskloj atingas ĝis 43 cm, inklude voston kiu estas preskaŭ tiom longa kiom la korpo, pezas 230 g, kaj estas nigraj kun violblua irizeca brilo en plumoj. Inoj estas multe pli malgrandaj nome 33 cm, pezas ĉirkaŭ 125 g, kaj estas ĉefe brunecnigraj, kun palbrunaj gorĝo kaj ventro.

Tiu birdo havas grandan varion de raŭkaj kaj kakofonaj alvokoj, kaj estas amplekse konsiderata bruema plagospecio, kvankam ties etendo ne estis helpata de homa enmeto (kompare kun la Eŭropa sturno).

La Grandavosta kviskalo kaj la Marmarĉa kviskalo estis iam konsiderataj kiel la sama specio.

Kelkaj specioj de kviskaloj, kutime la Grandavosta kviskalo, estas konfuzataj kun Larĝbeka korvo kiam homoj nespertaj pri birdidentigo identigas mortintan nigran birdon. Tio kutime okazas kiam oni bezonas identigi birdojn kiel kandidatoj al infekto de Okcidentnila viruso.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy