Grasacido

Kelkaj grasacidoj kaj siaj strukturoj

Grasacidoj estas saturitaj aŭ nesaturitaj multkarbonaj karbonacidoj, formitaj baze de triglicerido. Liberforme ili troviĝas nur en malgranda kvanto en la vivuloj, sed kiel esteroj kaj amidoj aperas en kelkaj grupoj de lipidoj (fosfolipidoj, sfingolipidoj, neŭraj grasoj). Preskaŭ ĉiu naturdevena grasacido estas necikla, ne disbranĉiĝanta, monokarbonacido kun para karbonnombro.

Saturitaj grasacidoj havas nur unuopaj ligojn inter siaj karbon-atomoj. Nesaturitaj grasacidoj havas almenaŭ unu duoblan ligon inter du najbaraj karbon-atomoj; laŭ sia resuma formulo ili do enhavas malpli da hidrogenaj atomoj, ne estas "saturitaj" per hidrogeno.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy