Gronlando | |||||
gronlande Kalaallit Nunaat dane Grønland | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Nunarput utoqqarsuanngoravit Nia lando, kiu iĝis tiel maljuna | |||||
aŭtonoma lando ene de la Reĝlando Danio insula lando elektodistrikto dependanta teritorio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Nuko | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | gronlanda (ĝis junio 2009 ankaŭ dana) | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | gronlanda lingvo, Kalaallisut, Inuktun, Tunumiisut, dana lingvo | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | luteranismo | ||||
Areo | 2 166 086 km² | ||||
- % de akvo | 81.1 (ĉefe glacio) % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) | ||||
Loĝantaro | 56 344 (2007) | ||||
Loĝdenso | 0,026 loĝ./km² | ||||
Horzono | 0 al -4 | ||||
Interreta domajno | gl | ||||
Landokodo | GL | ||||
Telefona kodo | 299 | ||||
Plej alta punkto | Gunnbjørn Fjeld | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Aŭtonoma teritorio de Danio | ||||
Ŝtatestro | Frederiko la 10-a | ||||
Ĉefministro | Múte Bourup Egede | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | krono (DKK) | ||||
MEP | laŭ 2001 | ||||
– suma | $1,1 mlrd | ||||
– pokapa | $ 19.000 (kaj 15.520 € 2008). | ||||
| |||||
Akvejo | Atlantiko, Arkta oceano | ||||
Koordinatoj | 72° 0′ N, 40° 0′ U (mapo)72-40 [+] | ||||
Ĉefurbo | Nuko | ||||
- koordinatoj | 72° 0′ N, 40° 0′ U (mapo)72-40 | ||||
Plej alta punkto | Gunnbjørn Fjeld [+] | ||||
- alteco | 3 694 m [+] | ||||
Akvokolektejo | 2 166 086 km² (216 608 600 ha) [+] | ||||
Areo | 2 166 086 km² (216 608 600 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 56 609 [+] (1-a de januaro 2023) | ||||
Horzono | UTC±00:00, UTC-01:00, UTC-02:00, UTC-03:00, UTC-04:00 [+] | ||||
Gronlando | |||||
Vikimedia Komunejo: Greenland [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Gronlando aŭ Grenlando, ankaŭ Groenlando (gronlande Kalaallit Nunaat, "lando de gronlandanoj"; dane Grønland [gronlan], "Verdlando") estas insulo en Nordameriko, en arkta parto de Atlantiko.
Ĝi estas parto de la Dana Reĝlando kiel aŭtonoma teritorio. Ekde 2018 ĝi estas administre dividita en kvin municipoj : Avannaata, Qeqertalik, Qeqqata, Sermersooq kaj Kujalleq.
Ĝi estas kun 2 166 086 km² la plej granda insulo en la mondo (ne kalkulante kontinentojn kiel Aŭstralio). Ĉirkaŭ 81 % da teritorio estas kovritaj de glacio.
Gronlando estis kolonio de la norvega krono, ene de dan-norvega persona unio, ĝis 1814, kiam ĝi iĝis formale dana kolonio. Pro tio multaj sentas sin duarangaj civitanoj kiu klarigas tradicion de oftaj memmortigoj. Estas ankaŭ kulturaj kaj lingvaj problemoj. Ne malmultaj policistoj estas danoj kiuj ne scipovas la gronlandan lingvon. Gronlando iĝis plensenca parto de Reĝlando Danio en 1953. Dana parlamento (Folketinget) koncedis aŭtonoman regon (hjemmestyre) la 1-an de majo 1979, efikonte sekvajare.
Reĝino de Danio Margareto la 2-a restas gronlanda regnestro.