Gumo

Gumo estas elasta materialo, kiu estas produktita - originale - el suko de kelkaj tropikaj plantoj (natura gumo aŭ kaŭĉuko) aŭ el nafto kaj alkoholo (sinteza gumo, kaŭĉuko).

La gumon priskribis laŭ sciencaj kriterioj unuafoje la francaj C.-M. de la Condamine kaj François Fresneau post sud-amerika ekspedicio en 1736. La komerca sukceso de la gumo okazis post kiam Charles Goodyear inventis ĝian vulkanizadon en la komenco de la 1840-aj jaroj.

Gumoj estas uzataj por pliigi la viskozecon de likvaĵo. Ili estas sufiĉe ofte konfuzitaj kun rezinoj, sed diferencas de ili pro tio, ke gumoj estas akvosolveblaj. Gumoj estas uzataj kiel densigilo kaj stabiligilo en nutraĵoj, kosmetikaĵoj kaj teknikaj produktoj kiel farbo kaj gluo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy