Guns, Germs, and Steel

Guns, Germs, and Steel
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jared Diamond
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1997
Eldonejo W. W. Norton & Company
Ĝenro eseo
Honorigoj Premio Pulitzer por Ĝenerala Nefikcio
vdr

Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies (Pafiloj, ĝermoj kaj ŝtalo: La fatoj de homaj socioj; subtitolita A Short History of Everybody for the Last 13,000 Years (Mallonga historio de ĉiuj dum la lastaj 13 000 jaroj)) estas libro de Jared Diamond, profesoro pri fiziologio, kiu specialiĝis pri studado de la evoluo de birdoj endemiaj al Nov-Gvineo. [1]

La verko fariĝis furorlibro, kiu gajnis la premion Pulitzer por nefikcio, kune kun kvar aliaj internaciaj literaturaj premioj, kaj estis tradukita en 25 lingvojn kaj vendis milionojn da ekzempleroj tra la mondo.

Ĉefe, la verko provas respondi la demandon, kial la eŭropa-azia civilizo estas tiu, kiu disvolvis altnivelan teknologion pli frue ol la cetero de la homaj civilizoj. Por respondi ĉi tiun demandon, Diamond recenzas la homan historion dum la lastaj 13 000 jaroj, emfazante la geografion de ĉiu regiono kaj ĝiajn efikojn al la evoluo de la loĝantaro. Laŭ li, la diferencoj en la evoluo de la civilizoj ne devenas de ia supereco, kiu devenas de supera inteligenteco, sed de kombinaĵo de faktoroj, kiel la frua malsovaĝigo de bestoj kaj plantoj, ebligita pro la lokaj geografiaj kondiĉoj, kiuj finfine kondukis al teknologia progreso kaj ankaŭ al pli da imuneco kontraŭ plagoj. Ĉi tio kontrastas al socioj, kies ekonomio daŭre baziĝis sur vivmodelo de ĉasisto-kolektisto. En pli posta periodo, la teknologia progreso kaŭzis la produktadon de pafiloj kaj ŝtalo, kaj fine al koloniismo, kiu signifis la eŭropa regado de la cetero de la kontinentoj de la mondo.

  1. Diamond, Jared (March 1997). Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies. W.W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-03891-0.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy