Gustave Flaubert

Gustave Flaubert
Persona informo
Gustave Flaubert
Naskiĝo 12-an de decembro 1821 (1821-12-12)
en Rueno
Morto 8-an de majo 1880 (1880-05-08) (58-jaraĝa)
en Croisset
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cimetière monumental de Rouen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko ReimsCanteleuParizoRueno vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater International lycée François-Ier (en) Traduki
Paris Law Faculty (en) Traduki
Lycée Pierre-Corneille (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gustave Flaubert
Familio
Patro Achille Cléophas Flaubert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Achille Flaubert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Amkunulo Louise Colet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Prozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Madame Bovary ❦
Salammbô ❦
Bouvard kaj Pécuchet ❦
L'Éducation sentimentale ❦
La Tentation de Saint Antoine ❦
Three Tales ❦
Dictionary of Received Ideas ❦
Q19150097 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustave FLAUBERT, en Esperanto Gustavo Flober'[1] (naskiĝis la 12-an de decembro en Rouen, 1821, mortis la 8-an de majo, 1880 en Croisset) estis franca verkisto.

Flaubert estis filo de kirurgo, sed li mem studis juron en Parizo, tamen pro epilepsiaj atakoj li ne finis la studadon. Post la morto de la patro en 1846 li vivis kun la patrino kaj nevino en Rouen, poste li translokiĝis al la proksima Croisset kaj dediĉis sin plene al verkado. Li laboris tre malrapide, strebante pri plej perfekta stilo, tial liaj verkoj ne estas multaj, sed majstraj.

Li komencis verki kiam li estis ankoraŭ 15-jara knabo, sed siajn ĉefverkojn li produktis dum la lastaj tridek vivojaroj, kiujn li pasigis en preskaŭa izoleco, sin dediĉante plene kaj ekskluzive al literaturo.

En sia verkado li daŭre ŝanceliĝas inter romantikismo kaj realismo, respegulante per tio ankaŭ sian propran internan malakordon. Ofte li estas konsiderata kiel la plej granda stilisto. Lia verkaro, en eleganta stilo de detalaj, malrapidaj priskriboj, situas prefere en realismo, kun perfekta psikologia konstruado de homfiguroj. Li okupiĝis precipe pri kritiko al la burĝa vivo, el kiu li mem devenis.

Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj George Sand, Guy de Maupassant, Edmond De Goncourt kaj Jules De Goncourt.

Li mortis kaŭze de ikto, en 1880.

  1. Laŭ Lanti' Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy