Gustavo Vasa

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gustaf Vasa
Gustavo Vasa
Reĝo de Svedio
Persona informo
Gustav I. Wasa
Naskonomo Gustav Eriksson
Naskiĝo 12-an de majo 1496 (1496-05-12)
en Lindholmens
Morto 29-an de septembro 1560 (1560-09-29) (64-jaraĝa)
en Tre Kronor Castle
Tombo Upsala Katedralo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gustavo Vasa
Familio
Dinastio Dinastio Vasa vd
Patro Erik Johansson Vasa Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Cecilia Månsdotter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Margareta Eriksdotter Vasa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catherine Stenbock (en) Traduki (1552, 1552 (Gregoria)–)
Margaret Leijonhufvud (en) Traduki (1536 (Gregoria), 1536 (Gregoria)–)
Katarina de Saksio-Laŭenburgo (1531, 1531 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eriko la 14-a
 ( Katarina de Saksio-Laŭenburgo)
Anna of Sweden (en) Traduki
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki)
Princess Sophia of Sweden (en) Traduki
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki)
Princess Elizabeth of Sweden (en) Traduki
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki)
Magnus, Duke of Östergötland (en) Traduki
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki)
Catherine Vasa of Sweden (en) Traduki
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki)
Princess Cecilia of Sweden (en) Traduki
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki)
Johano la 3-a de Svedio
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki)
Karolo la 9-a
 ( Margaret Leijonhufvud (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Svedio
Dum 15231560
Antaŭulo Kristiano la 2-a (Danio)
Sekvanto Eriko la 14-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustavo la 1-a de Svedio, Gustavo Vasa, svede Gustav I, Gustav Vasa, (kun variaj literumoj: GustavGustaf, VasaWasa), denaske Gustav Eriksson (naskiĝis la 12-an de majo 1496, mortis la 12-an de septembro 1560), estis reĝo de Svedio ekde 1523 ĝis sia morto (la unua reĝo el la dinastio Vasa).

La patro de Gustavo Vasa estis unu el la masakritoj de la stokholma sangobano en 1520, kie la dana reĝo Kristiano la 2-a murdigis grandan parton de la stokholma nobelaro. Post tio Gustavo provis kontraŭbatali Kristianon. Laŭ legendo, li fuĝis al Dalekarlio (vidu: Vasa-kuro) kaj alvokis la dalekarlianojn kune ribeli kontraŭ la dana reĝo. La ribelo sukcesis, Kristiano estis forpelita de Svedio, kaj Gustavo fariĝis sveda reĝo.

Armaĵo por Gustavo la 1-a farita de Kunz Lochner, ĉirkaŭ 1540. Havaĵo de Livrustkammaren.

Dum sia regado li interalie apartigis Svedion de la katolika eklezio kaj establis luteranismon, organizitan en la Eklezio de Svedio.

Lia regado, komencita kiel ribelo kontraŭ la unio-reĝo Kristiano la 2-a post la sangobano de Stokholmo, markis la finon de la Kalmara unio. Gustavo apartenis al la dinastio pli malfrue nomita Vasa, kiu tra li fariĝis la unua reĝa dinastio reganta unuigitan Svedion kiel heredan reĝlandon. Karakteriza por lia regado estis la kreado de forta centrigita regado en la tuta lando, kun efika burokratio kaj evangelia ŝtateklezio fondita sur la skolo de Luther.

La rolon de Gustavo en la estigo de sveda hered-monarkio oni hodiaŭ konsideras kiel la fondiĝo de la moderna nacio-ŝtato Svedio, kaj la 6-a de junio – la dato kiam la parlamenta asembleo en Strängnäs elektis lin reĝo en 1523 – estas la nacia tago de Svedio. Poste, precipe ekde la malfrua 19-a jarcento, li estis altigita al landa patro kaj tiel li iĝis grava nacia simbolo.

El moderna historia vidpunkto, oni pli kritike analizis Gustavon la 1-an, kie oni substrekis kiel li kun brutalaj metodoj kaj intensa propagando fortigis sian regpovon kaj forigis oponantojn. La historiisto Lars-Olof Larsson emfazis, ke Gustavo kun malkompatemo kaj avido de regpovo kombinite kun politika lerteco grandparte kondutis sin laŭ la principoj por solidigo de regpovo formulitaj de la politika renesanca filozofo Niccolò Machiavelli – jen aspekto pri kiu la sveda historioskribado ofte silentis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy