Gvaranioj (popolo)

Tiu ĉi artikolo temas pri la etno gvaranioj. Pri la monunuo de Paragvajo legu la tekston Paragvaja gvaranio
Gvaranioj
Flago
Gvarania ŝamano
Indiĝenaj popoloj • indigenous peoples in Bolivia
Q4465585
Suma populacio
min. 480 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Paragvajo
Argentino
Brazilo
Bolivio
Lingvo(j)
Gvarania lingvo, Tupi-gvarania lingvaro
Religio
Kristanismo, Ŝamanismo
Parencoj

Tupioj

vdr
Indiĝena knabino (ava) el Paragvajo
Indiĝena knabino (ava) el Paragvajo
Gvarania familio

La gvaranioj estas grupo de indiĝenaj popoloj en Sudameriko, kiuj parolas la lingvojn de la gvarania lingvofamilio. Ili loĝas ĉefe en la teritorio de Paragvajo, kie la (paragvaja) gvarania estas la oficiala lingvo, samkiel en la regionoj de Brazilo, Argentino, Bolivio kaj najbara Paragvajo. La nombro de gvaranioj estas pli ol 280 000 homoj (2017): Paragvajo (61.000), Bolivio (83.000), Argentino (54.000), Brazilo (85.000) kaj Urugvajo. Se oni konsideras la plimulton de paragvajaj mestizoj ankaŭ gvaranioj, tiam ilia nombro povas kalkuli ĝis 4 milionoj da homoj[1].

En Paragvajo, la posteuloj de la gvaranioj reprezentas la plimulton de la neeŭropa loĝantaro de la lando. Preskaŭ ĉiuj arbaroj landlime de Paragvajo ankaŭ apartenas al gvaranioj. En Bolivio, gvaranioj el tri malsamaj grupoj (Ava, Chiriguano, Simba) loĝas en landlimaj regionoj  de Argentino kaj Paragvajo kaj estas reprezentataj en la Gvarania Popola Asembleo.

  1. (en) 280,000 Guarani Indians live in four countries Arkivigite je 2020-01-11 per la retarkivo Wayback Machine, Unuiĝintaj Nacioj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy