Haitio (haitikreole Ayiti [ajiti], france Haïti [aiti]), oficiale Respubliko Haitio (haitikreole Repiblik d Ayiti, france République d'Haïti),[4] kaj antaŭe konata kiel Hayti,[noto 1] estas ŝtato, kiu konsistigas la okcidentan parton de la kariba insulo Hispaniolo kaj limas oriente al la Respubliko de Domingo, norde kun la Atlantiko, sude kaj oriente kun la Kariba aŭ Antila Maro.[9][10] Ĝia teritorio enhavas krome la insulojn Gonavo, Insulon de la Testudo, insularon Caymanites, kaj insulon Île à Vache krom diversajn insuletojn de ĝia teritoria maro. La neloĝata Insulo Navassa estas postulata de Haitio antaŭ la administrado de Usono.[11][12] La tuta surfaco de Haitio ampleksas 27 750 km2 (10 714 kvadratajn mejlojn), kaj ĝia loĝantaro estas 11 439 646 homoj (takso de 2018),[13] la plej loĝata lando en Karibio. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Portoprinco, terure damaĝita de la tertremo en Haitio en 2010.
Haitio estas fondinta membro de la Unuiĝintaj Nacioj, la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj,[14] Asocio de Karibaj Ŝtatoj,[15] kaj la Internacia Franclingva Organizaĵo. Krom la Karibia Komunumo (CARICOM), ĝi estas membro de la Internacia Monunua Fonduso,[16] Monda Organizaĵo pri Komerco, kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj. Historie malriĉa kaj politike malstabila, Haitio havas la plej malaltan indicon de homa disvolviĝo en Ameriko. Ekde 2000, la lando spertis puĉon, kiu instigis intervenon de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj ankaŭ katastrofan tertremon, kiu mortigis pli ol 250 000 homojn.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :0
; $2
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/>
ne estis trovita; $2