Hajderabado

Por la pakistana urbo, vidu la paĝon Hajderabado (Pakistano).
Hajderabado
Fotomontaĵo
megaurbo • urbo en Barato • provinca ĉefurbo
Administrado
Poŝtkodo 500001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 305 000  (2016) [+]
Loĝdenso 14 315 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 22′ N, 78° 28′ O (mapo)17.36166666666778.474722222222Koordinatoj: 17° 22′ N, 78° 28′ O (mapo) [+]
Alto 505 m [+]
Areo 650 km² (65 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hajderabado (Telangano)
Hajderabado (Telangano)
DEC
Situo de Hajderabado
Hajderabado (Barato)
Hajderabado (Barato)
DEC
Situo de Hajderabado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hyderabad, India [+]
vdr

Hajderabado (telugue హైదరాబాద్, IAST: Haidarābād; urdue حیدرآباد Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata subŝtato Telangano, kreita en junio 2014 el parto de la subŝtato Andra-Pradeŝo. Ĝi havas pli ol ses milionojn da loĝantoj, kaj tio igas ĝin la sesa plej granda urbo de Barato. Jure la urbego por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024 ankaŭ plufunkcios kiel ĉefurbo de Andra-Pradeŝo.

Ĝi estas unu el la plej evoluintaj metropoloj da Barato, kaj multaj komputil-firmaoj baziĝas en ĝi. La ĉefaj lingvoj estas la telugua kaj la urdua, sed ankaŭ pluraj aliaj estas parolataj tie, kiel bengala, hindia, kanara, marata, marvara, odia, panĝaba kaj tamila.

La najbara Sikundarabad kaj Hajderabado estas ĝemelurboj (inter ili estas artefarita lago ekde la 16-a jarcento), tamen ambaŭ estas kolektive konataj kiel Hajderabado.

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 9 305 000 loĝantoj sur areo de 650 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 315 loĝantoj/km².

Palaco en Hajderabado

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy