Hamaso

Hamaso
حركة المقاومة الإسلامية
emblemo
flago
politika organizaĵo
religia organizaĵo
armea organizaĵo
Islamist movement (en) Traduki
terorisma organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 10-a de decembro 1987 vd
Lando(j) Palestino vd
Sidejo Gaza-urbo
Ideologio

palestina naciismo • islamismoĜihadismo • islama naciismo • Kontraŭcionismokontraŭimperiismoantiusonismoantisemitismo

Fondinto(j) Aĥmed JasinAbd al-Aziz Rantisi • Mahmoud al-Zahar vd
Ĉefestro(j) Yahya Sinwar
Ismail Hanija Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Islama Frataro (1987–2017) Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Al-Aqsa TV (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr
Manifestacio de subteno por Hamas en Ramallah. La afiŝo prezentas portretojn de Aĥmed Jasin kaj 'Abd al-'Aziz Rantisi, du Hamas-gvidantoj mortigitaj fare de Israelo dum la dua Intifado.

HamasoĤamasoĤamas (حماس Ḥamās, akronimo de arabe حركة المقاومة الاسلامية, Ḥarakah al-Muqāwamah al-ʾIslāmiyyah, signifanta islama rezisto-movado, poste reinterpretita kiel araba vorto arabe حَمَاسْ, ĥamás, fervoro) estas paramilitista, gerila islamisma palestina movado ideologie proksima al la movado de la Islama Frataro. Ĝi celas neniigon de Israelo kaj kreon de islama teokratio sur la tuta teritorio de la iama Palestino.

La organizaĵo estis fondita en 1987, kiel reago al la israela okupado. Ĝi estas politike gvidita fare de Khaled Mashaal, Ismail Hanija kaj Yahya Sinwar. Hamas havas la plej fortan subtenon en la Gazaa Sektoro, sed havas subtenantojn ankaŭ en Cisjordanio kaj en palestinaj rifuĝejoj ekster la Palestina Aŭtoritato.

Kiel armita organizaĵo luktanta por neniigo de Israelo kaj tiusenca liberigo de Palestino per uzo de perforto (atakoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj en Israelo), Hamas respondecis pri multaj suicidaj atakoj kontraŭ ne-militaj celoj, kiel restoracioj kaj busoj, en multaj Israelaj urboj, dum kiuj mortis centoj da Israelaj civiluloj.

Hamas estas dividita en tri alojn:

  1. politika brako;
  2. Milita brako konata kiel la "Brigadoj Izz ad-Din Al-Qassam" kaj la " Morabitoon " batalas Israelon farante teroristajn operaciojn;
  3. Civila brako (دعوة "Daava"), kiu laboras por la bonfarto de la ĝenerala publiko, funkciigante klinikojn, donante bonfaradon, distribuante manĝaĵojn, establante lernejojn kaj sub la influo de socialaj agadoj mobilizas multajn subtenantojn al Hamas.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy