Hamdanidoj

Teritorio de la Hamdanida dinastio en 955.

La Hamdanida dinastio (arabe حمدانيون Ḥamdānyūn) estis ŝiajisma[1] islama araba dinastio de norda Irako (al-Jazirah) kaj Sirio (890-1004). Ili devenis el antikva Tagliba kristana tribo de Mezopotamio kaj Orienta Arabio. La Hamdanida dinastio estis fondita de Hamdan ibn Hamdun (laŭ kiu ĝis estis nomita), kiam li estis nomumita guberniestro de Mardin en SOr Anatolio fare de abasidaj kalifoj en 890.

Lia filo Abdallah (904-929) estis siavice nomumita guberniestro de Mosulo en norda Irako (906) kaj eĉ regis en Bagdado (914). Liaj filoj estis instalitaj kiel guberniestroj en Mosulo kaj Halepo. La regado de Hasan Nasir al-Daŭla (929-968), guberniestro de Mosulo kaj Dijar Bakr, estis tiom tirana ke li estis elpostenigita de sia propra familio.

  1. شاكر مصطفى, موسوعة دول العالم الأسلامي ورجالها الجزء الأول, (دار العلم للملايين: 1993), p.352

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy