Hans Frank

Hans Frank
Persona informo
Hans Michael Frank
Naskonomo Hans Michael Frank
Naskiĝo 23-an de majo 1900 (1900-05-23)
en Karlsruhe
Morto 16-an de oktobro 1946 (1946-10-16) (46-jaraĝa)
en Malliberejo de Nurenbergo
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pendumo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Germana Laboristpartio (1919–)
Nacisocialisma Germana Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hans Frank
Familio
Edz(in)o Brigitte Frank (en) Traduki (1925–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Niklas Frank (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoĈefgubernio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Michael Frank (naskiĝis la 23-an de majo 1900 en Karlsruhe, mortis la 16-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis nazia-germana politikisto. Li aliĝis al la Deutsche Arbeiterpartei (DAP) [Germana Laboristo-Partio], antaŭaĵo de NSDAP, jam en 1919, funkciis kiel advokato de Adolf Hitler kaj estis ĉefa juristo en la „Tria Regno“. Post 1933 li organizis la „Gleichschaltung“ (naziigon) de la justico en Bavario kaj poste en tuta Germanujo. Li estis parlamentano dum la Vajmara Respubliko kaj regna ministro senfaka. Dum la Dua Mondmilito li estis ĝenerala guberniestro de Ĝenerala Gubernio en okupata pola teritorio, kaj samtempuloj nomis lin „buĉanto de Pollando“ aŭ „judobuĉinto de Krakovo[1]. Lia subministro Josef Bühler nomis lin en Nurenbergo „reĝo de Polujo“.[2]

Frank apartenis al la 24 akuzitoj de la Nurenberga Proceso kontraŭ la ĉefaj militkrimuloj antaŭ la postmilite instalita Internacia Milita Juĝejo (International Military Tribunal (IMT) / Internationaler Militärgerichtshof (IMG), antaŭaĵo de la Internacia puna kortumo de 1998). Tiu kulpigis lin la 1-an de oktobro 1946 en du el tri akuzeroj kaj mortkondamnis lin. En la nokto de la 15-a al la 16-a de oktobro 1946 Frank estis ekzekutata per pendumado.

  1. Bavara Radio: [https://web.archive.org/web/20100112140902/http://www.br-online.de/wissen-bildung/collegeradio/medien/geschichte/prozess/hintergrund/ Arkivigite je 2010-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Fonaj informoj pri la Nurenberga Proceso 1945/46.
  2. Der Prozess gegen die Hauptkriegsverbrecher vor dem Internationalen Militärgerichtshof, 23. April 1946, Bd. 12, S.95

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy