Hebrea alfabeto


Hebrea alfabeto.
La hebrea alfabeto interpretita laŭ la stelo de Davido.

La hebrea alfabeto estas konsonanta alfabeto, per kiu la hebrea kaj jida lingvoj estas skribataj. En iaj situacioj la hebreaj literoj estas uzataj ankaŭ kiel ciferoj.

La hebreajn vortojn oni skribas de dekstre maldekstren. Vokal-literoj ne ekzistas, kio povas okazigi plursencecon; la kunteksto, tamen, plej ofte klarigas, kiu signifo estas celata. Por faciligi al lernantoj, ĝuste prononci la vortojn (kaj ĝuste elekti la signifon), kaj en certaj kazoj, kiam la ekzakta prononco gravas, la vokaloj estas indikitaj per punktetoj (hebree ‏ניקודות‎, niqqudot, vidu malsupre). La tiel-nomata punktita skribo uziĝas ĉefe en la malaltaj niveloj de la lernejo, en lingvokursoj, en porinfanaj libroj kaj en la tanaĥo. La ĉiutaga lingvo ne uzas ĝin.

Jam (malofte) en la malnova hebrea lingvo kaj tre ofte en la hodiaŭa lingvo, la literoj jod kaj vav estas uzataj por indiki vokalajn sonojn:

  1. vav povas indiki, krom la sono [v], la vokalsonojn [u] kaj [o].
  2. jod povas indiki, krom la sono [j], la vokalsonojn [i], [e], [ej] kaj [aj].



From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy