Heidemarie Wieczorek-Zeul [HAJdemari VIĉorek-COJL] estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la 21-an de novembro 1942 en Frankfurto-ĉe-Majno, do nun estas 81-jara. Inter oktobro 1998 kaj novembro 2005, en du registaroj de socialdemokratoj kaj verduloj gvide de Gerhard Schröder, kaj triafoje inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvide de Angela Merkel, ŝi estis federacia ministrino pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo de Germanio, dum la tria periodo en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Ŝi reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.