Kato alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri hejmbesto kaj subspecio "Felis silvestris catus". Por specio "Felis silvestris" rigardu la paĝon Sovaĝa kato. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Kato (apartigilo) kaj Katino (apartigilo). |
Kato | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bildoj de katoj
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Felis silvestris catus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Malsovaĝigita
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Hejma kato (latine Felis silvestris catus, iam ankaŭ: Felis catus[1]) estas jam de inter 3.500 kaj 8.000 jaroj hejma besto. Ĝi estas unu el la plej kutimaj hejmaj bestoj. De siaj antaŭuloj ĝi heredis eminentan aŭd- kaj vidkapablon, kaj korpon perfekte akomoditan por ĉasado. Ankoraŭ antaŭ nelonge la kato estis neforpripensebla parto de ĉiu provinca domo. Sed kun evoluo de civilizo la provinca medio senĉese malplimultiĝas kaj la kato perdas sian postenon de utila hejma besto. En urboj ĝi fariĝas nebonvenigata problemo pro siaj reprodukta kapablo kaj pro ebla danĝero de kontaĝo de toksoplasmozo kaj diversaj parazitoj[2]. Aliflanke, dank' al relativa nepretendema zorgeco kaj kapablo aldoni al loĝejo emocian varmon de hejmo ĝi estas senĉese tre multe ŝatata hejma besto[3][4][5][6][5][7][8][9][10].