Helmuth von Moltke

Helmuth von Moltke
Persona informo
Helmuth Karl Bernhard Graf von Moltke
Naskiĝo 26-an de oktobro 1800 (1800-10-26)
en Parchim
Morto 24-an de aprilo 1891 (1891-04-24) (90-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Prusa Militakademio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Germankonservativa Partio
Konservativa Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Helmuth von Moltke
Familio
Dinastio Moltke vd
Patro Friedrich von Moltke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Auguste Brist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
historiisto
oficiro
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoFrankfurto ĉe OdroRendsburgVroclavo vd
Aktiva dum 1819– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helmuth von Moltke (plennome Helmuth Karl Bernhard, Grafo von Moltke (n. 26-an de oktobro 1800 Parchim, Mecklenburg, Germanio – m. 24-an de aprilo 1891, Berlino) estis prusa, poste germana stabestro (1858–88). Li havis gravan rolon en la venkoj super Danio (1864), Aŭstrio (1866) kaj Francio (1871).

Lia patro estis nobelo en Mecklenburg, la patrino devenis el malnova burĝa familio de Lübeck. La Moltke-familio malriĉiĝis kaj translokiĝis en 1805 al Holsten tiam apartenanta al Danio. Helmuth lernis en la Dana reĝa kadetlernejo de Koppenhaga, poste soldatiĝis en dana infanteria regimento. Li decidis en 1821 – dum vizito en Berlino – pluservi en la prusa armeo. Li iĝis en 1822 membro de la prusa reĝa persongardistaro kiel general-leŭtenanto.

Oni sendis lin en 1823 al trijara kurso de la Militara Akademio, en 1826 li komencis verki por mildigi sian financan situon. En 1827 aperis lia romano Die beiden Freunde (La du amikoj). Ekde 1828 laboris li en la mapfara ofico de la generala stabo, tiutempe verkis li historian skizon pri historio de Pollando. Oni postenigis lin en 1832 al la prisa generala stabo, unu jaron poste li iĝis ĉefleŭtenanto. Oni sendis lin en 1835 al Turkio, kie li estis konsilanto de sultano Mahmud la 2-a pri modernigo de la turka armeo. Moltke hejmenveturis fine de 1839 kaj denove ekservis ĉe la prusa armeo.

Li geedziĝis en aprilo de 1842 kun la angla Marie Burt (1825–68); en 1843 li verkis studaĵojn pri konvena spurlinio de la novaj fervojoj; en 1845 publikigis libron pri la rusa-turka milito de 1828–29. Oni komandis al li en 1845 servi kiel adjutanto la prusan princon Henriko (1781–1846), tiam handikapulo, vivanta en Romo. Tie Moltke faris bonegan mapon pri Romo kaj ties ĉirkaŭo, verkis Wanderungen um Rom aperinta en volumo Wanderbuch (1879).

Li multe okupiĝis pri grandaj defioj de Prusio: unuigo de Germanio, certigo de sekureco de la lando. Li estis konvinkita, ke tiujn defiojn povas plenumi nur per militara solvo. En letero al sia frato, li entuziasme dankis la malvenkon de la revolucioj de 1848–49, skribante: tiel estis venkita la demokratio, la plej grava malamiko de Prusio.

Moltke iĝis kolonelo en 1851, en 1855 adjutanto de princo Frederiko Vilhelmo, la pli posta Frederiko la 3-a prusa reĝo kaj germana imperiestro. Li multe vojaĝis en tiu servo - al Skotlando, Anglio, Rusio, Francio – tiel li verkis Briefe aus Russland (Leteroj el Rusio; 1877).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy