Kiel oni tradukas al Esperanto "domain forwarding" kaj "stub ( ĉu eble stubo ? ).
Mi tradukus ĉi tiel:
domain forwarding = retregion-plusendado stub = artikoleto
Se oni uzas "domajno" por "domain", kiel rekomendas la Komputada Leksikono, tiam oni povas uzi "domajna plusendado" aŭ simile.
En la Komputada Leksikono "retregiono" estas nur la pinta domajno, t.e. ".com", ".de" k.s.
Por "stub" eblas uzi "stumpo": "stumpa artikolo" k.s. Ankaŭ "artikoleto" estas tute bona vorto, sed se temas pri artikolo, kiu apenaŭ havas multe da konkreta enhavo, sed kiun oni intencas iam poste plenigi per enhavo, tiam "stumpa artikolo" verŝajne pli ekzakte trafas. Mi pensas, ke la Anglan "stub" oni sufiĉe multe uzas tiasence.
Bertilow 23:13, 11. Mar 2003 (UTC)
Multajn dankojn al vi ambaŭ pro via helpo. Tiamaniere, mi pli bone trafos se mi decidiĝas skribi artikoleton pri la temo (ekzemple, estus interesa ke ReVo havu rememorebla domajna plusendado (ekzemple http://paĝo.de/revo ) por facile tajpi kiam oni bezonas ĝin. Mak 23:43, 11. Mar 2003 (UTC)
Oni povas revizii la artikolon Lothar Rendulic? (Ekzistas ŝablono por ĉi tiuj kazoj?)
Htc3594 17:08, 9. Dec 2010 (UTC)