Hemero | |
---|---|
greka dio • diino | |
Informoj | |
Eble sama | Tago |
Sekso | ina |
Patro | Erebo |
Patrino | Nikso |
Gefratoj | Etero |
Edzo/Edzino | Etero |
Kunulo | Cephalus |
Infanoj | Talaso • Aura • Urano • Geo |
Laŭ la helena mitologio, Hemero (el la greka Ἡμέρα aŭ Ἡμερη, laŭ la ionia akcento, «tago») estis unu el la originaj gedioj, kaj ina personigo de la taglumo. Oni ankaŭ nomis ŝin Amero, laŭ la dora dialekto (Αμερα) aŭ Amaro, laŭ tiu lokrisa (Αμαρα)[1], kun la sama signifo. Ŝia romia ekvivalento estis la diino Dies.
Laŭ Heziodo, ŝi estis filino de la pradioj Erebo (mallumo) kaj Nikso (nokto)[2], kvankam ne ekzistas unuanimeco pri ŝia genealogio. Ekzemple, la poeto Baĥilido asertas ke ŝiaj gepatroj estis Nikso kaj Ĥrono (tempo)[3], krom Higeno mencias en la antaŭparolo de siaj Fabloj ke Hemero spruĉis el Ĥaoso, kaj ke ŝia antitezo, Nikso, estis ŝia fratino[4]. Laŭ tiu versio, antaŭ la naskiĝo de Hemero mallumo regis ĉion, sed kiam ŝi aperis lumo komencis ekzisti[1]. Postaj fakuloj, dum la romia epoko, konsideris ke personigo de tago nepre devas esti vira, kiel estis la ĉielo (Urano) kaj la Suno (Febo)[5], do oni nur mencias ŝin en malmultaj fabloj kaj rakontoj.
Hemero estis la ina ekvivalento de sia frato kaj partnero Etero (lumo), kvankam neniu el ili ĉefrolis nek en la mita rakontaro nek en la ĉiutaga kultado. Laŭ Higeno, ambaŭ pradioj iĝis la gepatroj de Talaso (origina diino de la maro), Geo (Tero) kaj Urano (Ĉielo)[4].
Kongrue kun la logiko de tiu ĉi personigo, Hemero subiras ĉiutage el la tartara profundo ĝuste kiam Nikso eniras en ĝin, kaj inverse. Do, ili neniam renkontiĝas en la subtera palaco troviĝanta proksime al monto Atlaso, kie ili loĝas[6]. Ĉiuvespere, la patrino de Hemero etendas sian malluman vualon inter la brila Etero kaj la malsupra parto de la atmosfero (Aero), portante tiel nokton al la homaro. Sed ĉiumatene Hemero dispelas la noktan nebulon, ebligante la lumon de Etero kovri denove la Teron. Oni devas klarigi ke, en la plej antikvaj teogonioj, nokto kaj tago estis konceptoj malsamaj kaj sendependaj de Suno.
La marsrenkonta asteroido 9671 Hemero ricevis sian nomon honore al tiu ĉi diino.