Henriko la 7-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1275 en Valenciennes | ||||
Morto | 24-an de aŭgusto 1313 en Buonconvento | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | nekonata valoro vd | ||||
Tombo | Placo de la Mirakloj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Luksemburga dinastio vd | ||||
Patro | Henriko la 6-a, grafo de Luksemburgo vd | ||||
Patrino | Beatrice d'Avesnes (en) vd | ||||
Gefratoj | Margareta de Luksemburgo, Baldueno de Luksemburgo kaj Walram, filo de Henriko la 6-a vd | ||||
Edz(in)o | Margareta de Brabanto (1292 (Gregoria), 1292 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Johano de Luksemburgo, Maria de Luksemburgo, Beatrico de Luksemburgo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mecenato vd | ||||
| |||||
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio ekde 1312 imperiestro | |||||
Dum | 1308-1313 | ||||
Antaŭulo | Albreĥto la 1-a de Aŭstrio | ||||
Sekvanto | Ludoviko la Bavaro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriko la 7-a germane Heinrich VII., (naskiĝis ĉ. 1275, mortis la 24-an de aŭgusto 1313)[1] estis la Reĝo de Germanio (aŭ Rex Romanorum) ekde 1308 kaj Sankta Romia Imperiestro ekde 1312. Li estis la unua imperiestro de la Luksemburga dinastio. Dum sia mallonga kariero li plifortigis la imperiajn interesojn en Italio, kiu estis engaĝiĝinta en internaj militoj inter la partianoj de Gelfoj kaj Gibelinoj, kaj inspiris la laŭdojn de Dino Compagni kaj de Dante Alighieri; tamen, lia tro frua morto malhelpis liajn planojn.
Henriko ekvenis en nordan Italion en Oktobro 1310, dum lia plej aĝa filo Johano restis en Prago kiel Imperia Vikario.[2] Kiam li trapasis la Alpojn kaj veturis en la Lombardan ebenaĵon, nobeloj kaj episkopoj de Gelfoj kaj Gibelinoj rapide salutis lin, kaj Dante cirkuligis optimisman malferman leteron direktitan al la regantoj kaj al la popolo.[3] Kiel Imperiestro, Henriko estis planinta restaŭri la gloron de la Sankta Romia Imperio, sed li ne enkalkulis la tre akre dividitan ŝtataron kiu Italio estis iĝinta.[4] Jardekoj de militoj kaj konfliktoj estis aperigintaj dekduojn da sendependaj urbo-ŝtatoj, ĉiuj el ili laŭnome Gelfa aŭ Gibelina,[5] organizite de ĉu urbaj nobeloj subtenantaj povegan reganton (kia Milano), aŭ de plialtiĝanta ne-nobela komercista klasaro formiginta oligarkajn respublikajn ŝtatojn (kia Florenco).[6]