Hereroj | |
---|---|
pastoral people | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Hereroj estas afrika popolo (ĉ. 120.000), vivinta en la iama Germana Sudokcidenta Afriko, nun en Namibio kaj Angolo, iom ankaŭ en Bocvano. Inter la jaroj 1904 kaj 1907 la germana armeo sub gvido de generalo Lothar von Trotha murdis ĉirkaŭ 65-80.000 hererojn. Ili estis per mitralo mortpafitaj, iliaj akvofontoj estis venenitaj, la ankoraŭ vivantaj estis forpelataj al la dezerto, kie oni trudis ilin morti pro malsato kaj soifo dum semajnoj malhelpante ilin eliri. La idaro de la iamaj hereroj provis akiri monon de Germanio (4 miliardojn da dolaro) okaze de la 100-jara datreveno de la herera genocido, sed ili malsukcesis. Pri tiu parolis interalie Sven Lindqvist. Dum ĉi tiu datreveno germana ministrino pri ekonomia kunlaboro Heidemarie Wieczorek-Zeul omaĝis la viktimojn (nur propranome), tamen ne pardonpetis pro la krimoj nome de la germanoj. Ne menciis reparaciojn, kion atendis la posteuloj de la murditoj.