Hermann MINKOWSKI (22a de junio 1864 – 12a de januaro 1909) estis germana matematikisto kaj profesoro en Königsberg, Zuriko kaj Gotingeno. Li kreis kaj disvolvigis la geometrion de nombroj kaj uzis geometriajn metodojn por solvi problemojn en nombroteorio, matematika fiziko kaj la teorio de la relativeco.
Minkowski estas eble plej bone konata pro sia laboro en relativeco, en kio li montris en 1907 ke la speciala teorio de relativeco de lia iama studento Albert Einstein (1905) povas esti komprenata geometrie kiel teorio de kvar-dimensia spaco–tempo, ekde tiam konata kiel "spactempo de Minkowski".