Herzberg am Harz

Herzberg am Harz
urba komunumo de Germanio
Zamenhof/Esperanto-objekto Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: die Esperanto-Stadt
Administrado
Poŝtkodo 37412
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 829  (2022) [+]
Loĝdenso 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 39′ N, 10° 20′ O (mapo)51.65555555555610.339444444444Koordinatoj: 51° 39′ N, 10° 20′ O (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 71,88 km² (7 188 ha) [+]
Herzberg am Harz (Malsupra Saksio)
Herzberg am Harz (Malsupra Saksio)
DEC
Situo de Herzberg am Harz
Herzberg am Harz (Germanio)
Herzberg am Harz (Germanio)
DEC
Situo de Herzberg am Harz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herzberg am Harz [+]
vdr


Kastelo de Herzberg.
La urbocentro de Herzberg.
Jues-lago.

Herzberg am Harz [HERCberk am harc], en Esperanto Hercbergo-ĉe-Harco aŭ simple Hercbergo[1], estas urbo en la sudo de Malsupra Saksio, ĉe la suda rando de Harco, ekzakte tie, kie la rivereto Sieber eliras el la mezmontaro Harco. Ĝi troviĝas nur kelkajn kilometrojn de la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhalto. Ĝi ekde la 1-a de novembro 2016 troviĝas en la distrikto Göttingen de la federacia lando Malsupra Saksio, antaŭe ĝi apartenis al la tiam malfondita distrikto Osterode, kaj situas en distanco de 32 km nordoriente de Göttingen kaj 90 km sud-sudoriente de Hannover.

Supre de la urbocentro sur monto staras la Kastelo Herzberg. Tiu kastelo unuafoje estis menciita en donacdokumento de Henriko la Leono (germ. Heinrich der Löwe) el la jaro 1154. Ĝi estas unu el la maloftaj kasteloj de trabfaka konstrumaniero. De 1158 ĝi estas en posedo de la dinastio de Velfoj. En la jaro 1929 Herzberg ricevis urbajn rajtojn. Intertempe al ĝi apartenas ankaŭ la iam memstaraj lokoj Lonau, Scharzfeld, Sieber kaj Pöhlde.

Laŭ decido de la urbaj deputitoj de la 11-a de julio 2006 la urbo portas la nomon "Herzberg am Harz — die Esperanto-Stadt/ la Esperanto-Urbo"[2].

  1. Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano, Paderborno 1989), p.58
    http://www.ipernity.com/blog/34592/284613
    http://www.satesperanto.org/Gvidrezolucio-kaj-deklaracio.html Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
    http://esperanto.cri.cn/261/2007/08/14/[email protected] Arkivigite je 2014-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (de) Warum ein Ort im Harz Esperanto spricht, Esperanto in Deutschland, la 29-an de januaro 2022.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy