Hilo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Eble sama | Hyllus |
Sekso | vira |
Patro | Heraklo |
Patrino | Dejaniro |
Gefratoj | Macaria • Glenus • Ctesippus |
Edzo/Edzino | Iolo |
Infanoj | Cleodaeus • Evaechme |
Laŭ la helena mitologio, Hilo, Hilaso aŭ Hileo (el la greka Ὕλλος aŭ Ὕλᾱς, arbar-loĝanto) estis unu el la heraklidoj, do li estis filo de la fama heroo Heraklo[1]. Lia patrino estis Dejaniro[2], kvankam kelkaj rakontoj asertas ke ŝi estis la oceanidino Melito. Ĉiokaze, Hilo ne estis vartita de sia patrino, sed de la servistino Abio.