Hindia plato

la plej grandaj platoj - la hindia plato tute dekstre ruĝa

La hindia plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas la tutan subkontinenton Hindio kaj parton de la ĉirkaŭaj maroj. Parte la hindia kaj aŭstralia platoj kune nomatas "hindo-aŭstralia plato".

La kolizio de la hindia kaj la eŭrazia plato kaŭzis la faldiĝon de la Himalajo, la plej alta monda montaro, kaj iom pli norde la ekeston de la Tibeta Altebenaĵo.

la hindia plato

La norda limo de la hindia plato kaj la subkontinento, la malmara parto de la plato, estas la suda limo de la Himalajo kaj la orienta limo de la montaro Hindukuŝo. Okcidente la hindia plato etendiĝas ĝis la montaro Patkai, ĉe la limo inter la ŝtatoj Barato kaj Birmo.

La plato kun rapideco de proksimume 5,4 centimetroj ĉiujare moviĝas nordorienten. Ĝi limas norde kun la eŭrazia plato, oriente kun la pli eta birma plato, sudoriente kun la aŭstralia plato, sudokcidente kun la afrika plato kaj okcidente kun la arabia plato.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy