Hindustana lingvo

Hindustana lingvo
हिन्दुस्तानी, ہندوستانی, Hindustānī
natura lingvomoderna lingvo • vulgara lingvo
okcidentaj hindiaj lingvoj
Parolata en Barato, Pakistano
Denaskaj parolantoj proksimume 490 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 165 milionoj
Skribo nagario, urdua ortografio, Kaithi, Informal Roman Urdu
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropaj
hind-iranaj
hind-arjaj
Hindustaní

Oficiala statuso
Reguligita de Centra Hindilingva Direkcio
Lingvaj kodoj
  Glottolog hind1270
Angla nomo Hindustani
Franca nomo hindoustani
vdr
Hindustana lingvo
हिन्दुस्तानी
natura lingvomoderna lingvo • vulgara lingvo
okcidentaj hindiaj lingvoj
Parolata en Barato
Skribo nagario
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Barato
Reguligita de Centra Hindilingva Direkcio
Lingvaj kodoj
  Glottolog hind1270
Angla nomo Hindustani
Franca nomo hindoustani
Vikipedio
vdr
Hindustana lingvo
ہندوستانی
natura lingvomoderna lingvo • vulgara lingvo
okcidentaj hindiaj lingvoj
Parolata en Pakistano
Skribo araba
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Pakistano
Reguligita de Centra Hindilingva Direkcio
Lingvaj kodoj
  Glottolog hind1270
Angla nomo Hindustani
Franca nomo hindoustani
Vikipedio
vdr

La hindustana lingvo (Hindustani: हिन्दुस्तानी, ہندوستانی kun signifo laŭvorte "el Hindustano"[1]) estas lingvo parolata ĉefe kiel lingvafrankao en norda Barato kaj Pakistano,[2][3] (nome Hindustano) historie konata ankaŭ sub la nomoj Hindavi, Dehlvi kaj Reĥta. Ĝi estas lingvo el la Hindarja lingvaro kaj ĉefe devenas el la Ĥaribola dialekto el Delhio, sed ankaŭ prunteprenis parton da sia vortaro el la lingvoj persa, araba, sanskrita kaj ĉagataja.[4][5]

Ĝi estas plurcentra lingvo, kun du oficialaj formoj de la hindustana, kiuj estas konataj kiel moderna norma hindia lingvo kaj moderna norma urdua lingvo[6], kiuj estas normaj lingvoregistroj kaj kiuj estas nomataj HindustanaHind-Urdua, kiam oni konsideras ilin kune. La hindia lingvo, oficiala en Barato kaj en pluraj barataj provincoj, estas skribata per nagario; la urdua, oficiala en Pakistano kaj parte en islamaj barataj provincoj, uzas la araban alfabeton. La du variaĵoj de la lingvo ekestis per la divido de Brita Hindio je la 15-a de aŭgusto 1947 al islama kaj hindua partoj. La antaŭe komuna nomo hindustana de tiam rilatas precipe al la ĉiutaga lingvaĵo, preskaŭ identa. La oficialaj formoj restis gramatike preskaŭ identaj, iliaj fakaj vortaroj iom disevoluis; en la urdua estas pli da influoj araba, persa kaj centra-azia, en la hindia pli da sanskrita.[7][8]

Barataj filmoj produktataj en Mumbajo (nome ĉe Bolivudo) klopodas uzi iom neŭtralan hindustanan lingvaĵon por havi pli grandan merkaton. Pakistanaj filmoj, produktataj precipe en Lahore, koncentriĝas al la urdua formo. En titoloj kaj subtekstoj okazas, ke aperas foje latinlitera transskribado aldone al la nagaria kaj araba formoj.

  1. About Hindi-Urdu. North Carolina State University. Arkivita el la originalo je 2009-08-15. Alirita 2009-08-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-15. Alirita 2016-02-01.
  2. Mohammad Tahsin Siddiqi (1994), Hindustani-English code-mixing in modern literary texts, University of Wisconsin, https://books.google.com/?id=vnrTAAAAMAAJ, "... Hindustani is the lingua franca of both India and Pakistan ..." 
  3. Lydia Mihelič Pulsipher, Alex Pulsipher, Holly M. Hapke (2005), World Regional Geography: Global Patterns, Local Lives, Macmillan, (ISBN 0-7167-1904-5), https://books.google.com/?id=WfNaSNNAppQC, "... By the time of British colonialism, Hindustani was the lingua franca of all of northern India and what is today Pakistan ..." 
  4. Michael Hŭley (editor) (1935), The Geographical magazine, Volume 2, Geographical Press, https://books.google.com/?id=Z1xOAAAAIAAJ, "... For new terms it can draw at will upon the Persian, Arabic, Turkish and Sanskrit dictionaries ..." 
  5. Great Britain, Royal Society of Arts (1948), Journal of the Royal Society of Arts, Volume 97, https://books.google.com/?id=fx_SAAAAMAAJ, "... it would be very unwise to restrict it to a vocabulary mainly dependent upon Sanskrit, or mainly dependent upon Persian. If a language is to be strong and virile it must draw on both sources, just as English has drawn on Latin and Teutonic sources ..." 
  6. Robert E. Nunley, Severin M. Roberts, George W. Wubrick, Daniel L. Roy (1999), The Cultural Landscape an Introduction to Human Geography, Prentice Hall, (ISBN 0-13-080180-1), https://books.google.com/?id=7wQAOGMJOqIC, "... Hindustani is the basis for both languages ..." 
  7. Hindi de Yamuna Kachru
  8. Students' Britannica: India: Select essays de Dale Hoiberg, Indu Ramchandani paĝo 175

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in