Hiperbola spaco

Ordo-4 kvinlatera kahelaro de hiperbola ebeno, montrita per la diska modelo de Poincaré
Ordo-7 triangula kahelaro de hiperbola ebeno, montrita per la diska modelo de Poincaré
Perspektiva projekcio de modelo de Klein de ordo-4 dekduedra kahelaro de hiperbola 3-sternaĵo H3.
Kvar dekduedroj kuniĝas je ĉiu latero, ok dekduedroj kuniĝas je ĉiu vertico, simile al kuba kahelaro en eŭklida spaco E3
Ordo-5 kuba kahelaro de hiperbola 3-spaco, montrita per la pilka modelo de Poincaré

En matematiko, hiperbola n-spaco, s Hn, estas la maksimume simetria, simple koneksa, n-dimensia rimana sternaĵo kun konstanta sekcia kurbeco -1. Ĝi estas la negative kurbeca analogo de la n-sfero.

Kvankam hiperbola spaco Hn estas difeomorfa al eŭklida spaco Rn ĝia negativa kurbeca metriko donas ĝi tre malsamajn geometriajn propraĵojn.

Hiperbola 2-spaco, H2 estas hiperbola ebeno.

Hiperbola spaco estas la ĉefa speco de spaco en hiperbola geometrio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy