Hipergiganto - estas klaso de steloj havantaj elstaran mason kaj dimension inter supergigantoj. Steloj de la klaso havas klason de lumeco 0 aŭ Ia+. Hipergigantoj estas plej potencaj, plej pezaj, plej helaj, plej mallonge vivantaj kaj pro tio plej raraj el supergigantoj[1].
Heleco de hipergigantoj estas pli alta ol tia de la Suno je milionoj fojoj. Iliaj dimensioj atingas kelkajn centojn da R⊙ kaj volumenon je kelkaj milionoj da Suna volumeno. Temperaturo de supraĵo de Supergigantoj varias de 3500° K ĝis 35000° K[2].
Ekzemplo de limo inter hipergigantoj kaj supergigantoj estas stelo KY Cigno: pli malhelaj steloj ne estas hipergigantoj.
Hipergigantoj estas komplikaj por esploro, ĉar tia specaj steloj pro mallonga vivo estas tre raraj. Spektroj de multaj hipergigantoj tre varias kaj oni grupigas la stelojn laŭ koloroj: