Hoplito (malnovgreke ὁπλίτης hoplítēs de ὅπλον hóplon‚ peza armea ekipaĵo, pezaj armiloj, peza kiraso‘)[1] laŭ difino de esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas respektive estis "piedira batalisto kun pezaj armoj en antikvaj militistaroj".[2] La hoplitoj batalis en specifa batalaranĝo, nomata falango: Ĝi konsistis el taĉmento de hoplitaj soldatoj, armitaj per longaj pikiloj kaj ordigitaj laŭ profundaj vicoj. Se flanko de la falanga batalordo estis tiom forte atakita ke la hoplitoj ne plu sukcesis teni la formacion kaj ekfuĝis, kutime la batalo estis decidita, ĉar dum la fuĝo kutime necesis forĵeti la pezan ŝildon, por povi kuri sufiĉe rapide, kaj sen ŝildo ne eblis plubatali. La bataloj pro tio iĝis pli akraj, sed probable ankaŭ pli mallongaj. Antikvaj dokumentaj fontoj ja nomis multajn hoplitajn batalojn "longa", sed la daŭro supozeble ĉiam estis malpli ol unu tago.