Hugo Grotius | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hugo Grocio, Hugo Grotius eller Hugo de Groot |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1583 en Delft |
Morto | 28-an de aŭgusto 1645 (62-jaraĝa) en Rostock, Sveda Pomerio |
Tombo | Nova Preĝejo en Delft |
Lingvoj | latina • nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Alma mater | Universitato de Lejdeno |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Jan Cornets de Groot (en) |
Patrino | Aeltje van Overschie (en) |
Edz(in)o | Maria van Reigersberch (en) (1608–) |
Infanoj | Cornelis de Groot (en) , Pieter de Groot (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto advokato teologo universitata instruisto jurfilozofo verkisto jurosciencisto filozofo diplomato dramaturgo historiisto international law scholar (en) politikisto juristo |
Hugo GROTIUS (nederlande Huigh aŭ Hugo de Groot) (naskiĝis la 10-an de aprilo 1583 en Delft (Nederlando); mortis la 28-an de aŭgusto 1645 en Rostock) estis politika filozofo, teologo kaj juristo, sed ankaŭ dramaturgo kaj poeto, kiu verkis en la tiama Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, la nuntempa Nederlando.
Grotius estas rigardata kiel unu el la intelektaj spiritoj de la ideo de nacia suvereneco, de la doktrino de natura juro kaj de publika internacia juro. Li estas rekonita por lia politika kaj teologia okupiteco kun la temo de libera elekto spite al antaŭdestino. Tio disponigis la ideologian infrastrukturon por arminianismaj movadoj kiuj ekestos poste, kiel ekzemple Metodismo kaj Pentekostismo, kaj li ankaŭ estas rekonita kiel signifa figuro en la disputo inter la kalvinistoj kaj la arminianoj. En la filozofio li estas arda subtenanto de kontraktismo.