Humaneca helpo

Sankontrolo en Honduro

Humaneca (Homama) helpoasisto estas materiala aŭ loĝistika helpo provizita por humanecaj intencoj, tipe responde al humanecaj krizoj. La unua objektivo de humaneca asisto estas savi vivojn, mildigi suferadon, kaj daŭrigi homan dignon. Ĝi povas sekve esti distingita de helpo al disvolviĝo, kiu provas trakti la fundamentajn sociekonomikajn faktorojn kiuj kondukas al krizo aŭ urĝa situacio.

Humaneca asisto estas provizita de registaraj agentejoj, neregistaraj organizaĵoj, kaj aliaj neregistaraj humanecaj agentejoj laŭ humanecaj principoj detalitaj en Rezolucio 46/182 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ili estas financitaj de donacoj de individuoj, kompanioj, registaroj kaj aliaj organizaĵoj.

La financado kaj liverado de humaneca asisto estas ĉiam pli vaste organizita ĉe internacia nivelo, por faciligi pli rapidajn kaj pli efikajn respondojn kaze de gravaj krizoj trafantaj grandan nombron da homoj (ekz. vidu : Centra Fonduso por Urĝa Interveno). La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (angle : OCHA) kunordigas la internacian humanecan respondon al krizo aŭ urĝa situacio konforme al Rezolucio 46/182 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La manlibro de "Sphere Project", lanĉita en 1997, Humaneca Ĉarto kaj Minimumaj Normoj en Katastrofo Respondo, kiu estis redaktita de koalicio de neregistaraj humanecaj agentejoj, listigas la sekvontajn principojn de humaneca ago:

Dum la 20-a jarcento, multaj humanechelpaj operacioj estis faritaj. En la 1980-aj jaroj la konscio pri la kampo kreskis en la okcidenta mondo, ĉar famuloj (kiel influaj kantistoj) alvokis homojn tra la mondo kontribui kaj kuraĝigi siajn registarojn subteni tutmondajn luktojn per humaneca helpo.

Ekzemple, help-operacioj estis faritaj dum la malsato en Etiopio (1983-1985), same kiel en aliaj lokoj en Afriko kaj tra la landoj de la Tria mondo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy