Husaro (hungare huszár, pluralo huszárok, pole husarz, slovake husár) estis devene membro de korpa gardistaro de hungara reĝo Matiaso Korvino, en la 15-a jarcento rajdistaro, pli poste membro de soldata leĝera rajdistaro en la hungara parto de habsburga monarkio. Poste la husaroj estis aktivigitaj en aliaj armeoj. La vorto husaro estas derivita de la hungara numeralo húsz, te. 20, ĉar ili devene batalis en taĉmentoj po dudek viroj.