易經 | |
---|---|
literatura verko • aŭgurado | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fu Xi |
Lingvoj | |
Lingvo | Malnova ĉina |
Eldonado | |
Ĝenro | aŭgurado • kosmologio |
La Libro de ŝanĝiĝoj, ankaŭ alilingve Yi King aŭ Yi-King (simpligita ĉina: 易经 ; tradicia ĉina: 易經 ; pinjine : yì jīng ; Wade : i4ching1 aŭ transliterumite: I Tsjing, elprononcu en Esperanto kiel i ĉing) estas dosiero de ĉinaj tekstoj, kies estiĝo estas datata ĝis la 2-a jarmilo a.K. En ties ĉefa parto temas pri vico de 64 heksagramoj, bildoj kunmetitaj el ses linioj prezentantaj 64 diversajn arketipajn situaciojn. La libro de ŝanĝoj estis uzata (kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas uzata) ne nur kiel orakola libro, sed ankaŭ kiel filozofia kaj kosmologia sistemo, kiu ludas gravan rolon en la taoismo, el kiu grandmezure eliris la ĉina kulturo.
La libro aperis en Esperanta versio (tradukita de Sugin) ĉe la ĉina eldonejo Zhongguo Guoji Wenhua en 2019.