Ibn Batuta | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
مُحمَّد بن عبد الله بن مُحمَّد اللواتي الطنجي | ||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1304 en Tanĝero, Benimerinoj | |
Morto | ĉ. 1369 en Maroko | |
Tombo | Tomb of Ibn Batutta (en) vd | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba • persa • turka vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | unua edzino de Ibn Batuta (1325–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo kadio komercisto vojaĝisto kartografo geografo verkisto islamjuristo vd | |
Laborkampo | Geografio, jurisdikcio, esplorado kaj fikho vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Rihla ("Veturo") | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abu Abdullah Muhammad Ibn Batuta, mallonge Muhammad Ibn Batuta aŭ nur Ibn Batuta, arabe ابن بطوطة, Ibn Baṭūṭah, plennome arabe أبو عبد الله محمد بن عبد الله اللواتي الطنجي بن بطوطة, ʾAbū ʿAbd al-Lāh Muḥammad ibn ʿAbd al-Lāh l-Laŭātī ṭ-Ṭanĝī ibn Baṭūṭah, (naskiĝis la 24-an de februaro 1304 en Tanĝero en Maroko, mortis en 1368, 1369 aŭ eĉ 1377 ankaŭ en Maroko) estis fama mezepoka berbera vojaĝisto, fakulo kaj geografo. Li estis agnoskita kiel unu el plej grandaj veturantoj ĉiutempaj.[1][2] Li estis konata pro siaj etendaj veturoj, rakontoj el kiuj estis publikigitaj en la Rihla (laŭvorte "Veturo"). Dum periodo de tridek jaroj, vojaĝinte distancon de proksimume 120 000 kilometroj, Ibn Batuta vizitis plej el la konata Islama mondo same kiel multajn ne-islamajn landojn. Lia veturado inkludis vojaĝojn al Nordafriko, la Korno de Afriko, Okcidenta Afriko kaj orienta Eŭropo, kaj al Mezoriento, Suda Azio, Centra Azio, Sudorienta Azio kaj Ĉinio.
Post lia lasta vojaĝo li publikigis priskribon de siaj vojaĝoj, kiuj inkluzivas priskribon de vivo en la diversaj landoj, kiujn li vizitis, kaj estas unu el la gravaj fontoj de scio haveblaj hodiaŭ pri la historio de ĉi tiuj lokoj en tiu tempo, kaj kelkfoje - la unu sola fonto.