Iisalmi

Iisalmi

Blazono de Iisalmi

Iisalmi sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Iisalmi
urbetokomunumourbo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.iisalmi.fi
Gubernio Orienta Finnlando
Provinco Norda Savonio
Fondita 1891
Areo 872,65 km²
Loĝantaro 20 618 (2023)
Finnlingvaj 99,3%
Svedlingvaj 0%
vdr

Iisalmi (finne Iisalmi, svede Idensalmi, en Esperanto estas uzata ankaŭ la formo Idensalmo) estas urbo en la centro de Finnlando, en la centro de la provinco Norda Savonio. Ĝi estas grava fervojkruciĝo.

Fondita en 1891, laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 20 618 loĝantoj sur areo de 762,99 kvadrataj kilometroj, el kiuj 109,27 km² estas akvo, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². En Iisalmi aperas gazeto Iisalmen Sanomat. La kampara komunumo de Iisalmi estis ligita al la urbo en la jaro 1970.

La urbo estas fama pro la Batalo de Virta Ponto (finne: Koljonvirran taistelu, svede: Slaget vid Virta bro), batalo inter svedaj kaj rusaj trupoj la 27an de oktobro 1808 ĉe Koljonvirta, norde de Idensalmi, ankaŭ konata kiel la batalo de Idensalmi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy