Iloko | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
regiono en Filipinoj [+] | |||
Lando | Filipinoj | ||
Ĉefurbo | San Fernando | ||
- koordinatoj | 17° N, 120° O (mapo)16.616666666667120.31666666667Koordinatoj: 17° N, 120° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 13 012,6 km² (1 301 260 ha) [+] | ||
Areo | 13 012,6 km² (1 301 260 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 5 301 139 [+] (1-a de majo 2020) | ||
Denseco | 407,39 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | PH-01 | ||
Iloko | |||
Vikimedia Komunejo: Ilocos Region [+] | |||
Iloko - filipine kaj hispane Ilocos, iloke Rehion ti Ilocos aŭ Deppaar ti Ilocos, pangasine Rihiyon na Sagor na Baybay na Luzon (regiono ĉe la nordokcidenta bordo de Luzono, por eviti la impreson ke la regiona nomo rilatus al la iloka lingvo) - estas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvar provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj de bruno). Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: Iloko havas la numerigon "1".
La regiono geografie ampleksas la nordokcidentan parton de la insulo Luzono. Ĝi kovras areon de 12 084 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 4 748 372 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 369 homoj po kvadrata kilometro.