Induktilo

Induktiloj kun malaltaj induktancoj.

Induktiloindukta bobeno estas aparato, kies ĉefa celo estas havi induktancon en elekta cirkvito. Induktilo kutime estas konstruita surbaze de kernomagneta materialo, sur kiun estas volvita drato. La magneta kerno ofte havas grandan magnetan permeablon por pligrandigi la atingatan valoron de la induktanco.

Laŭ sia konstruo estas simila al transformatoro, sed, malsimile al transformatoro, induktilo povas havi nur unu volvaĵon.

Se induktiloj estas produktataj ĝenerale (ne speciale por iu konkreta uzo), iliaj valoroj de induktancoj ofte estas elektataj el specialaj serioj de preferaj nombroj E3, E6, E12, E24, E48, E96, E192.

La tensio de kondensatoroj ne povas rapide ŝanĝiĝi, estas la kialo laŭ kiu ili estas uzataj por stabiligi kaj glatigi tensiojn, kaj ĉitie estas la kurento de induktiloj, kiu ne povas rapide ŝanĝiĝi, estas do la kialo, laŭ kiu ili estas uzataj por stabiligi kaj glatigi kurentojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy