Interkultura Centro Herzberg

Ŝildo ĉe la enirejo de la Centro
La domo en kiu la ICH troviĝas

Interkultura Centro Herzberg (ICH) estas la internacie uzata nomo de institucio konsistanta el tri asocioj: Germana Esperanto-Centro (filio de GEA por klerigado kaj kulturo), Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) kaj Esperanto-Societo Sudharco (EGS). Ĝi estas (plu)kleriga centro kun biblioteko kaj arkivo kaj lokiĝas en Herzberg am Harz, en la germana federacia lando Malsupra Saksio.

Dank' al la kelkjardeka agado de lokaj esperantistoj, Joachim Gießner, Esperanto-Gesellschaft Südharz, la malfermo de ICH la 20-an de novembro 2004 kaj ĝia multflanka laboro sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, la urba konsilantaro unuanime decidis aldoni la kromnomon «die Esperanto-Stadt», t.e. «la Esperanto-urbo» al la urbonomo.

ICH mem kaj kiel oficiala partnero de Herzberg am Harz, en kunlaboro kun la urba administracio zorgas pri la konstruado de Esperanto-infrastrukturo, Esperanto-servoj en la urbo. La unuaj publike videblaj Esperanto-objektoj — sponsoritaj kaj pretigitaj de EGS, ICH kaj privatuloj — estis kelkaj dulingvaj ŝildoj kaj Esperanto-lingvaj vojmontriloj en la urbo. Tiujn sekvis serio de aliaj Esperanto-objektoj (ZEO-j), memorlokoj, tabuloj, menukartoj, Zamenhof-monumento, Esperanto-muzeo kaj ekspoziciejo, hejmpaĝoj, multlingva informado, turismaj broŝuroj, ktp. Por la konstruado de Esperanto-urbo Interkultura Centro Herzberg servas kiel metiejo por planado, tradukado, grafika laboro, produktado, projektoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy