Internacia Demokratia Unio | ||
---|---|---|
politika internacio | ||
Komenco | 24-a de junio 1983 vd | |
Sidejo | Munkeno | |
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | Stephen Harper vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Demokratia Unio (IDU) estas laborgrupo de 45 konservativaj kaj kristandemokratiaj politikaj partioj. Pliaj proksimume 40 partioj nur apartenas al regiona subgrupo.
La Unio fondiĝis en la jaro 1983. Fondaj partioj interalie estis la Konservativa Partio de Britio sub Margaret Thatchers Conservative Party, la Respublikana Partio de Usono sub Ronald Reagan, la franca partio Rassemblement pour la République sub prezido de Jacques Chirac kaj la germanaj kristandemokratiaj partioj CDU sub Helmut Kohl kaj CSU sub Franz Josef Strauß.
La partia ligo IDU vidas sin kiel forumo, kiu ebligas la bazon por kontaktoj, diskutoj kaj retaj interplektiĝoj de la konservativaj kaj kristanaj partioj en la mondo.
La estraranoj de la Unio elektiĝas kadre de ĉiun trian aŭ kvaran jaron okazantaj pintaj kunvenoj de la naciaj partiaj prezidantoj. La unia prezidanto (laŭ la stato de printempo 2008) estas la eksa aŭstralia ĉefministro John Howard; la vicprezidantoj estas Jan Petersen (Norvegio), William Hague (Britio) kaj Shane Stone (Aŭstralio); la ĝenerala sekretario estas Eirik Moen (Norvegio).