Internacia Junulara Festivalo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Internacia Junulara Kongreso.
IJF
Simbolo
Nomo Internacia Junulara Festivalo
Regiono Italio
Periodo Pasko
Organizanto Itala Esperantista Junularo
Ekzistas ekde 1977
Celgrupo Junularo
Informa retpaĝo http://iej.esperanto.it/ijf
vdr
historia glumarko varbanta pri la IJF

La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la ĉiujara kadra temo estas proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kiu volas plibonigi siajn Esperanto-sciojn, povas viziti kursojn por komencantoj aŭ progresintoj.

La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn; la plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy