Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj

Verde: subskribita kaj ratifita. Viole: nur subskribita. Oranĝe: nek subskribita nek ratifita.

La Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj (IKIR, en la angla International Convention on the Rights of the Child, imallonge CRC) estas internacia traktato de Unuiĝintaj Nacioj, subskribita en 1989, kiu klarigas kiuj estas infanoj (ĉiuj personoj sub la aĝo de 18), ĉiuj iliaj rajtoj, kaj la respondecoj de registaroj. Ĉiuj rajtoj estas interligitaj, ili ĉiuj estas same gravaj kaj ili ne povas esti forprenitajde infanoj.

La konvencio substrekas la homajn rajtojn kiuj estas subkomprenataj el la speciala kondiĉo de homaj estaĵoj kiuj, ĉar ili ne ankoraŭ atingis la kompletan fizikan kaj mensan disvolvigon, bezonas specialan protekton.

Ĝi estas la unua traktato plenumenda je nacia kaj internacia nivelo kiu kunigas en unusola teksto la civilajn, politikajn, sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn rajtojn de infanoj. La teksto de la IKIR kiun subskribis la ŝtatoj estas komponita de normaro por la protekto kaj de la infanoj kaj de la infanrajtoj. Tio signifas, ke la ŝtatoj aliĝintaj al la konvencio engaĝiĝas al ties plenumado. Laŭ tio ili engaĝiĝis kongruigi siajn normarojn al la principoj de la IKIR kaj al dediĉo de ĉiuj necesaj klopodoj por atingi la fakton, ke ĉiu infano plene ĝuu siajn rajtojn. La konvencio estas komponita de 54 artikoloj kiuj konfirmas la rajton al la protekto fare kaj de la socio kaj de la registaro, nome la rajton de la minoritatuloj al disvolvigo en sekuraj medioj kaj al la aktiva partopreno en la socio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy