Internacia sistemo de unuoj

La mallongigo SI estas uzata en ĉi tiu artikolo por nomo de sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi la apartigilon Si.
La sep bazaj unuoj kaj iliaj reciprokaj dependecoj. Dekstrumen de supre: kelvino (temperaturo), sekundo (tempo), metro (longo), kilogramo (maso), kandelo (lumforto), molo (nombro da materio) kaj ampero (elektra kurento)
Verde, la ŝtatoj, kiuj adoptis la Sistemon Internacian de Unuoj kiel prioritatan aŭ unikan. La tri solaj landoj, kiuj ne adoptis ĝin estas: Birmo, Liberio kaj Usono.

La Sistemo Internacia de Unuoj estas la ĉefa sistemo de mezuroj en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo SI, origine el la franclingva Système international d'unités, sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la metra sistemo.

SI estas uzata ĉie por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco; la sola grava escepto estas Usono, kie la tradiciaj brit-devenaj mezurunuoj ankoraŭ regas en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ en Britio la malnovaj unuoj plu rolas. Eĉ se iuj landoj uzas malnovajn unuojn en la ĉiutago, tiuj jam ĉie estas difinitaj per unuoj de SI. Ekzemple, la usona-brita colo estas difinita ekzakte egala al 0,0254 metroj, kaj tial ĝi estas rekte dependa de la difino de metro.

La sistemo estas konstruita sur bazo de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo kaj molo.

La tuta SI konsistas el aro da mezurunuoj kune kun aro da prefiksoj. Estas du grupoj de unuoj: la sep bazaj unuoj por sep fizikaj grandoj (kun fizikaj dimensioj inter si sendependaj) kaj multaj derivitaj unuoj konstruitaj el la bazaj. SI agnoskas ankaŭ kelkajn ekster-SI-ajn unuojn por uzo kun la sistemo. SI-prefikson oni povas meti antaŭ unuonomon por nomi multoblon de la unuo. Ekzemple, kilo- signas mil-oblon kaj tiel kilometro egalas al mil metroj, mili- signas milon-oblon kaj tiel milimetro estas milono de metro. Ĉiuj SI-prefiksoj signifas multobligon aŭ dividon per potenco de 10.

Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la metra mezursistemo: La CGS-sistemo prenas centimetron, gramon kaj sekundon kiel la bazajn unuojn (la nomon CGS donas la komencliteroj de la ĉefunuoj). Ĝi estis, kaj iam ankoraŭ estas, uzata por certaj sciencaj celoj. Evoluis ankaŭ sistemoj, kiuj normigis metron, kilogramon kaj sekundon (MKS) kiel la bazajn unuojn. La MKSA-sistemo, kiu aldone havas amperon en sia bazo, formis la elirpunkton por la Sistemo Internacia de Unuoj

La nomoj de unuoj estas ĉiam skribataj per minusklaj literoj, sed la simboloj de tiuj unuoj, kies nomo estas derivita de familia nomo, komenciĝas per majuskla litero.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy