Irlanda lingvo

Irlanda lingvo (Gaeilge)
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
Gaela lingvaro
Parolata en Irlando, Britio (ĉefe Nord-Irlando)
Parolantoj 276 310
Denaskaj parolantoj proksimume 355.000
Fremdlingvo / dua lingvo por 1.860.000 iom da kono
Skribo latina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Irlando kaj Nord-Irlando
Reguligita de Foras na Gaeilge
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ga
  ISO 639-2 gle
  ISO 639-3 gle
  SIL ?
  Glottolog iris1253
Angla nomo Irish
Franca nomo irlandais
Vikipedio
vdr
Specimeno
La Patro Nia

Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimidne dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Áiméan.

Elcento da parolantoj de la irlanda lingvo

La irlanda lingvo (irlande Gaeilge) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Irlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvistike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝin la irlanda lingvo, la ejra lingvo, aŭ la irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun la skot-gaela lingvo, parolata en Skotlando.)

Ekde la 13-a de junio 2005 la irlanda lingvo estas 21-a oficiala laborlingvo de la Eŭropa Unio. Tiu decido efektiviĝis la 1-an de januaro 2007, kaj la irlanda ministro Nollaig Ó Treasaigh, T.D. estis la unua ministro kiu parolis irlande dum kunveno de la Konsilio de Ministroj de EU, la 22-an de januaro 2007. Ekde la 1a de januaro 2022, la irlanda lingvo plene funkcias kiel unu el la oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, tiel gajnante plenan agnoskon ene de la internacia organizaĵo. Tio signifas, ke ĉiuj dokumentoj eldonataj de la Unio estos ekde nun tradukataj ankaŭ en la irlandan.[1].

La irlanda estas parolata tra la insulo, kaj en Respubliko de Irlando (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj en Nord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando.

Post la helena kaj latina lingvoj, la malnovirlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktulo Colm Cille, el la jaro 597.

En 1366 la anglaj okupantoj de Irlando faris la unuajn leĝojn kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo fare de la anglaj koloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny'). Sed kiam en 1541 la angla reĝo Henriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtlegi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj en Dublino, ĉar plejmulto el ili ne plu komprenis la anglan.

Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: pro la malsatego de 1845-1849, en kiu unu ĝis du milionoj mortis pro malsato; pro la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj pro la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj; nur 3% da la loĝantaro 3 aŭ 4 jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en 1891. La lingvo oficialiĝis en 1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo pli kaj pli fariĝas laŭmoda. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga ĵurnalo eldoniĝas en Nord-Irlando por la tuta insulo, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacioj: Raidió na Gaeltachta, kiu estas nacie dissendata tra la tuta Irlando, Raidió na Life por la irlandparolantoj de la ĉefurbo, Dublino (irlande Baile Átha Cliath), Raidió Fáilte por Nordirlando, kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomatan "Foinse" (Fonto).

En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antaŭenigi la irlandan lingvon, la "Leĝon pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu [1] Arkivigite je 2003-12-19 per la retarkivo Wayback Machine.

Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomata la ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto de la skota 'malalteja'.)

  1. Artikolo de Garbhan Macaoidh, korespondanto de Monato en Irlando, en Monato de julio 2022

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy