Isana lingvo

Isarna lingvo
ภาษาอีสาน
(phaːsaː iːsaːn)
natura lingvomoderna lingvo
laŭa lingvo
Parolata en Tajlando
Regiono Isano
Parolantoj 15 000 000
Rango 64 (1996)
Skribo sajama skribo
Lingvistika klasifiko

kradaja
Taja
Sudokcidenta
Orient-centra
Laŭ-Phutaja
Isana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tai
  ISO 639-3 tts
  Glottolog nort2741
Angla nomo Isan
Franca nomo isan
vdr

La isana lingvoisarna lingvo (IsaanEsarn, taje: ภาษาอีสาน phasa isan) estas la lingvo de la isana regiono de Tajlando. Ĝi estas tonlingvo de la Taja lingvo-familio, kaj estas proksime parenca al la laŭa, sed ankaŭ estas multe influita de la siama; la tri lingvoj estas plejparte reciproke interkompreneblaj. Ĝi ankaŭ estas nomata nordorienta taja lingvo (ภาษาไทยตะวันออกเฉียงเหนือ phasa thai tawan ok chieng neua) kiel dialekto en Tajlando.

Fonologio kaj la reguloj por determini tonojn varias laŭ la dialekto, sed estas ĝenerale similaj al tiuj de la laŭa. La Khorata dialekto miksas trajtojn de la isana kaj la siama. La vortoprovizo plejparte samas tiun en la laŭa, krom la uzon de Tajaj pruntvortojn kaj neologismojn.

Ĝi estis antaŭe skribata uzante la laŭan skribsistemon, kun Tua Tham-o uzata por religiaj surskriboj. Ekde la enkonduko de siama-lingva instruado en la 1920-oj, ĝi estas skribita per la taja alfabeto.

En antaŭaj tempoj, antaŭ la adopto de la neologismo Isaan/Isarn, la lingvo kaj popolo estis nomita la laŭa, kaj (kvankam ade malpli ofte) la lingvo kaj popolo estas ankoraŭ nomataj laŭa de multaj homoj, kiel mallaŭda komento fare de la centraj tajoj, rimarkante la strangajn laŭajn trajtojn de la lingvo, kaj fare de lokuloj, aparte fare de pli maljunaj homoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy