Israel-hamasa milito de 2023

Arabaj-israelaj militoj
mapo

La Israel-hamasa Milito, Israel-gazaa Milito, aŭ Gazaa Milito estas aktuale daŭranta perforta konflikto inter Israelo kaj palestinaj armitaj grupoj gvidataj de Hamaso.[1] Ĝi komenciĝis la 7-an de oktobro 2023[2][3][4], dum la israela festo Simĥat Tora, kiam palestinaj armitaj grupoj, ĉefe apartenantaj al Hamaso kaj Palestina Islama Ĝihado, lanĉis terorisman surprizatakon. La atako komenciĝis per amasa lanĉo de almenaŭ 3000 raketoj senditaj en Israelon de la Gazaa Sektoro regata de Hamaso.[5] Samtempe, proksimume 2500 palestinaj militantoj rompis la barilon inter Gazaa Sektoro kaj Israelo kaj invadis per kamionoj, motorcikloj, kaj motoraj glisparaŝutoj.[6] Militantoj filtriĝis en kelkajn kibucojn ĉirkaŭ la Gazaa Sektoro kaj en la israelan urbon Sderoton. La atako, nomata de Hamaso «Operaco Inundo Al-Aqsa», ne estis antaŭvidata de Israelo, kvankam ĝi okazis la tagon post la 50-a datreveno de la Milito de Jom Kippur.[7] Israelo deklaris staton de milito por la unua fojo post la Milito de Jom Kippur en 1973. Post mallonga tempo ĝi komencis reprezalion, kiun ĝi nomas «Operaco Feraj Glavoj», bombante kaj armee invadante la Gazaan Sektoron.[8]. Ekde la 28-a de oktobro, la Israelaj Defendaj Fortoj plifortigis sian teran atakon, ensendante tankojn kaj infanterion apogatajn de grandegaj aeraj kaj maraj atakoj kontraŭ la Sektoro.

En pluraj razioj en suda Israelo dum la surprizatako de la 7-a de oktobro, la hamasaj taĉmentoj kaptis pli ol 200 israelajn civilulojn (inkluzive virinojn, maljunegulojn, ĉ. 30 infanojn, almenaŭ unu el ili bebo) kaj soldatojn kiel ostaĝojn kaj forportis ilin en la Gazaan Sektoron.[7][9][10][11] En proksimaj israelaj komunumoj kaj militbazoj mortis 695 israelaj civiluloj (inter ili 36 neplenkreskuloj), 71 eksterlandaj civiluloj, kaj 373 armeanoj kaj policanoj.[12] Proksime al la kibuco Reim, kvindek militantoj mortigis 364 homojn en la muzikfestivalo Supernova.[12] Human Rights Watch raportis, ke la atakoj intencaj al civiluloj aŭ sendiskriminaj kaj la ostaĝigo de civiluloj estas militkrimoj laŭ internacia militmildiga juro.[13]

La israela reprezalio okazigas la plej grandan detruon de homaj vivoj el ĉiuj okazintaj konfliktoj enter Israelo kaj Gazao. Meze de majo 2024, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj taksis la palestinajn pereintojn en la milito je 24 686 identigitaj, el kio 7 797 infanoj pereis, kaj 4 959 virinoj. (Antaŭaj raportoj uzis pli grandajn nombrojn.)[14] Krome kalkuliĝas 79 205 vunditoj (8663 infanoj kaj 6327 virinoj) kaj pli ol 10 000 malaperintoj (inter ili 4400 virinoj kaj infanoj),[15] kio supozigas, ke la efektiva nombro de mortoj estas pli granda ol la konstatita.[16][17] Virinoj kaj infanoj kune konsistigas plimulton de la viktimoj de la israelaj atakoj.[18] Save the Children kalkulis meze de aprilo 2024, ke 26000 gazaaj infanoj estas mortigitaj aŭ vunditaj.[19] La konflikto kaŭzis pli ol mil infanajn amputojn, la plej grandan nombron en la historio.[20]

Iuj militaj agadoj de Israelo en palestina teritorio estas kritikataj de la internacia komunumo kiel militkrimoj malrespektaj al internacia militmildiga juro.[21][22] Inter la kondamnataj agoj estas la uzo kontraŭ la civila loĝantaro de armiloj malpermesitaj de internaciaj traktatoj, ekzemple ĵetaĵoj de blanka fosforo;[23] murdoj de civilaj funkciuloj de internaciaj organizoj, kiuj faris civilulhelpan laboron;[24] la «totala sieĝo» kaj ĉesigo de liveroj al la civilularo kiel kolektiva puno[25] kaj la evakuordonojn al civiluloj kun minaco de tuja atako kaj sen sekuraj lokoj, kien ili iru, aŭ sekuraj manieroj atingi ilin.[26] Ĉio ĉi kaŭzis perfortan translokigon de 1,9 milionoj da gazaanoj, pli ol 85 % de la loĝantaro (inter ili 893 000 infanoj),[27] kiun la Unuiĝintaj Nacioj katalogis kiel militkrimon kaj krimon kontraŭ la homaro.[28]

Gazaanoj intermite perdas haveblon de telefonaj kaj interretaj servoj kaj ofte trovas sin sen komunikaj rimedoj. Civilulhelpaj agentejoj avertas pri disvolviĝanta homrajta katastrofo.[29] Post septaga paŭzo en novembro, dum kiu oni interŝanĝis israelajn ostaĝojn por malliberigitaj palestinanoj kaj Israelo permesis limigitan eniron en la Gazaan Sektoron de helpo por civiluloj, la batalado rekomencis la 1-an de decembro.[30] Meze de marto, la Sektoro jam havis la plej grandan proporcion en la mondo da homoj vivantaj en nutromanko, kun ĉiu sesa infano en stato de severa subnutro. Spertuloj pri homrajtaj krizoj katalogis la Gazaan militon kiel "la plej mortigan en moderna historio por infanoj, ĵurnalistoj, sanservaj laboristoj, kaj UN-aj funkciuloj".[31]

La bataloj rapide disvastiĝis en aliajn regionojn. En Cisjordanio pliiĝis perfortaj agoj de israelaj setlejanoj kontraŭ palestinaj civiluloj kaj armita batalado inter la israela armeo kaj palestinaj milicoj.[32] Apud la israel-libana landlimo, la israela armeo interbataladis kun la ŝijaisma milico Hizbulaho ekde la unuaj tagoj de la konflikto. En Sirio kaj Irako okazadis atakoj de arabaj milicoj kontraŭ militbazoj de la usona armeo kaj israelaj bombadoj kontraŭ anoj de tiuj milicoj. En la Ruĝa Maro, la hutia movado komencis kampanjon de atakoj kontraŭ ŝipoj irantaj al Israelo, kaj Usono kaj Britujo respondis per bombado de la hutioj.[33]

  1. Simpson, John, "Why BBC doesn't call Hamas militants 'terrorists' (Kial BBC ne nomas Hamas-aktivulojn "teroristoj")", BBC News, 11-a de oktobro 2023. (angle)
  2. Beauchamp, Zack, "Why did Hamas invade Israel? (Kial Hamas invadis Israelon?)", Vox, 7-an de oktobro 2023. (angle)
  3. Erlanger, Steven, "An Attack From Gaza and an Israeli Declaration of War. Now What? (Atako el gazao kaj israela milito-deklaro. Nun kio?)", The New York Times, 7-an de oktobro 2023. (angle)
  4. Fact Sheet: Israel and Palestine Conflict (la 9-an de oktobro 2023) (angle) (Gazetara konferenco). ReliefWeb. Unuiĝintaj Nacioj (UN) (9-an de oktobro 2023). Arkivita el la originalo je la 13-a de oktobro 2023. Alirita 13-an de oktobro 2023.
  5. "Around 1 000 dead in Israel-Hamas war, as Lebanon's Hezbollah also launches strikes (Ĉirkaŭ 1 000 mortintoj en la Israel-Hamasa milito, ĉar Hizbulaho de Libano ankaŭ lanĉas atakojn)", South China Morning Post, 8-a de oktobro 2023. (angle)
  6. Burke, Jason, "A deadly cascade: how secret Hamas attack orders were passed down at last minute", The Guardian, 7-a de novembro de 2023. Kontrolita 7-a de novembro de 2023.
  7. 7,0 7,1 McKernan, Bethan, "Hamas launches surprise attack on Israel as Palestinian gunmen reported in south (Hamas lanĉas surprizatakon kontraŭ Israelo kiel palestinaj pafantoj raportis en la sudo)", The Guardian, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  8. Fabian, Emanuel. IDF declares 'state of readiness for war' amid Hamas infiltrations, rocket barrages (en-US). The Times of Israel. Alirita 2023-10-07.
  9. "Video appears to show Hamas taking Israeli civilian hostage (filmo ŝajnas montri Hamas prenantan israelan civilan ostaĝon)", NBC News tra YouTube, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  10. Holocaust survivor who uses a wheelchair was dragged into Gaza as Israel-Hamas war rages on (Holokaŭsta transvivanto en rulseĝo estis trenita en Gazaon dum la milito de Israelo-Hamaso plu furiozas) (angle). USA TODAY. Alirita 12-a de oktobro 2023.
  11. "Hamas says it has enough Israeli captives to free all Palestinian prisoners (Hamas diras, ke ĝi havas sufiĉe da israelaj kaptitoj por liberigi ĉiujn palestinajn malliberulojn)", Al-Ĝazira. (angle)
  12. 12,0 12,1 "Israel social security data reveals true picture of Oct 7 deaths", France 24.
  13. Israel/Palestine: Devastating Civilian Toll as Parties Flout Legal Obligations. Human Rights Watch (2023-10-09). Alirita 2023-10-09.
  14. Hostilities in the Gaza Strip and Israel - reported impact | Day 220, OCHA la 13an de majo 2024
  15. "Middle East crisis: ‘not easy to see’ how Israeli offensive on Rafah could be compliant with international law, says UK minister – as it happened", The Guardian, 30-a de aprilo de 2024.
  16. Israel-Gaza war in maps and charts: Live tracker (angle). Al Jazeera (2024-02-03). Alirita 2024-02-03.
  17. Yahya Abou-Ghazala (2023-10-16). Ellos cumplieron las órdenes de evacuación en Gaza. Un bombardeo de Israel los mató al día siguiente. Alirita 2023-10-18.
  18. Grasso, Daniele, Yolanda Clemente y Antonio Pita, "25.000 muertes en Gaza: por qué la destrucción de esta guerra supera la de otros grandes conflictos", El País, 21-a de januaro 2024. Kontrolita 21-a de januaro 2024.
  19. "Los hospitales de Gaza acuñan un nuevo término: niño herido sin familia sobreviviente", El País, 20-a de aprilo de 2024.
  20. "The Children Who Lost Limbs in Gaza", The New Yorker.
  21. Naciones Unidas recuerda a Israel que el cerco completo de Gaza está prohibido. Euronews (laŭ EFE) (2023-10-10). Alirita 2023-10-11.
  22. Israel-Hamás: testimonios de desolación y miedo de civiles israelíes y palestinos. Radio France Internationale (2023-10-10). Alirita 2023-10-11.
  23. "Human Rights Watch says Israel used white phosphorus in Gaza, Lebanon", Reuters, 2023-10-13. Kontrolita 2023-10-16. (angle)
  24. UNRWA Situation Report #69 On the situation in the Gaza Strip and the West Bank, including East Jerusalem.
  25. Corder, Mike; Julia Frankel. Expertos dicen que Israel y Hamas están cometiendo crímenes de guerra. Los Angeles Times (laŭ Associated Press) (2023-10-13).
  26. Roth, Clare. Israel-Hamás: ¿Se están cometiendo crímenes de guerra?. Deutsche Welle (2023-10-16). Alirita 2023-10-17.
  27. La guerra en Gaza ha convertido a 893.000 niños en desplazados forzados en menos de tres meses (2023-12-22).
  28. Israel-Palestina: La ONU pide a Israel rescindir la orden de evacuar en Gaza. Novaĵo de UN (2023-10-13). Alirita 2023-10-17.
  29. Israel Expands Ground Operation In Gaza, Bombs Hamas Tunnels (angle). TIME (2023-10-28). Alirita 2023-10-28.
  30. de Vega, Luis, "Israel retoma los bombardeos sobre Gaza tras fracasar los intentos de ampliar la tregua", El País, 1-a de decembro de 2023. Kontrolita 1-a de decembro de 2023.
  31. "I asked public health colleagues about starvation in Gaza. They say there is no precedent for what is happening", The Guardian.
  32. "West Bank settler population grew by nearly 3% in 2023 — report", The Times of Israel, 12-a de februaro de 2024.
  33. "Israel-Gaza war spillover risk: Mapping recent strikes in Middle East", Al Jazeera.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy