La Itala Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de Esperanto kiun organizas Itala Esperanto-Federacio. Ĝi kutime okazas fine de aŭgusto kaj averaĝe havas ĉ. 200 partoprenantojn.
Dum la jaro 2022 la 89-a Itala Kongreso de Esperanto (okazinta en Breŝo) temis pri ĝemelaj urboj. La temo vortumiĝis tiel: “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”.