Ivan Franko

Ivan Franko
Persona informo
Іван Якович Франко
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1856 (1856-08-27)
en Nahujeviĉi, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
Morto 28-an de majo 1916 (1916-05-28) (59-jaraĝa)
en Lvivo, Cislajtio,  Aŭstrio-Hungario
Tombo Liĉakiva tombejo 49° 49′ 59″ Nordo 24° 03′ 11″ Oriento / 49.833 °N, 24.05294444 °O / 49.833; 24.05294444 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj ukrainapolagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ĉernivca Universitato (1891–)
Lviva Universitato - filozofio (1875–)
Universitato de Vieno - filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ruten-Ukraina Radikala Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Olha Franko (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Petro Franko (en) Traduki, Taras Franko (en) Traduki, Anna Klyuchko (en) Traduki, Andriy Franko (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Джеджалик • Мирон • Мирон Сторож • Мирон Ковалишин • Руслан • Іван Живий vd
Okupo verkisto
tradukisto
ekonomikisto
literaturkritikisto
politikisto
dramaturgo
poeto
kulturhistoriisto
ĵurnalisto
traduko al la ukraina Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Lvivo vd
Aktiva dum 1874– vd
Verkado
Verkoj Kameniari vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan FRANKO (en ukraina Іван Франко) naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1856 en vilaĝo Nahujeviĉi apud urbeto Drohobiĉo, Aŭstrio-Hungario, nun - Ukrainio, forpasis la 28-an de majo 1916 en Lvivo), unu el la tri kolonoj de la ukraina poezio kune kun Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrajinka, prozisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, etnografo socia kaj politika aganto.

La tombo de Ivan Franko, en la Liĉakiva tombejo, en Lvivo / Lvovo

Ivan Franko naskiĝis en orienta Galicio, ukraine - Галичина, en la familio de riĉa germandevena forĝisto, lia patrino apartenis al ukraina nobelaro. Fininte klasikan gimnazion en Drohobiĉo en 1875, li fariĝis studento de la Lviva Universitato, kie li studis klasikan filozofion kaj ukrainan lingvon kaj literaturon. Siajn unuajn literaturajn verkojn li publikigis en la studenta revuo Druh (Amiko).

Pro siaj kontaktoj kun socialistoj li estis arestita (1877) kaj pasigis 8 monatojn en malliberejo. Poste okazis la dua aresto (1880, Kolomeo) kaj forpelo el la universitato. De 1887 li laboris plentempe en la redakcio de pollingva ĉiutaga gazeto ''Kurier Lwowski'' kaj antaŭ la parlamentaj balotoj en 1889 li estis arestita trian fojon.

En 1890 kune kun Miĥajlo Pavlik li fondis t.n. RURP-n (Ruten-Ukraina Radikala Partio) kaj forveturis en Ĉernivcon por daŭrigi studadon en la Ĉernivca Universitato. En 1893 en Vieno I. Franko ricevis sciencan gradon Doktoro de Filozofio en slavistiko.

Trifoje en 1895, 1897, 1898 li malsukcese balotiĝis al la Galicia Sejmo. En siaj publikaĵoj Franko kritikis marksismon kaj avertis homaron pri danĝero konstrui totalitaran ŝtaton surbaze de socialisma dogmaro.

De 1894 Franko kunlaboras kun la Ŝevĉenka Scienca Societo, kiu rolis kiel ukraina scienc-akademio, kaj redaktas periodaĵon - "Literatura kaj Scienca Heroldo". Pro liaj studoj en lingvistiko kaj historio de literaturo du renomaj rusiaj akademianoj Ŝaĥmatov kaj Korĵ proponis elekti I. Frankon kiel membro de Rusia Imperiestra Sciencakademio, sed cara registaro malpermesis tion.

Mortis Ivan Franko en Lvivo kaj estis enterigita en Liĉakiva tombejo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy