Ivo Opstelten | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1944 (80-jaraĝa) en Roterdamo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Universitato de Lejdeno |
Okupo | |
Okupo | politikisto juristo |
Ivo Willem OPSTELTEN (naskiĝis la 31-an de januaro 1944 en Roterdamo) estas ekde februaro 1999 urbestro de la municipo Roterdamo kaj prezidanto de VVD de marto 2008.
Antaŭe Opstelten estis urbestro en Dalen (1972), Doorn (1977), Delfzijl (1980) kaj de la municipo Utreĥto (de 1992). (En Nederlando urbestroj estas nomumitaj de la reĝino laŭ propono de la elektita urbkonsilistaro.) Opstelten estas membro de la VVD (konservative liberala partio) kies prezidanto li estis elektita la 31-an de marto 2008 kun 67% da voĉoj.
Li estas ano de la Komitato de regionoj (organizaĵo de elektitoj en eŭropa unio) de 1999 kaj ene de ĝi estis elektita kiel prezidanto de la grupo ADLE (Alliance des démocrates et des libéraux pour l’Europe) je la 2-a de februaro 2006.