James William FULBRIGHT (9a de aprilo, 1905 – 9a de februaro, 1995) estis Usona Senatano reprezentanta Arkansason el januaro 1945 ĝis sia rezigno en decembro 1974. Fulbright estas la plej longdaŭre servanta proparolanto en la historio de la Usonsenata Komitato pri Eksteraj Rilatoj. Suda Demokrato kaj firma partiano de plurflankismo, li subteni la kreadon de Unuiĝintaj Nacioj kaj estis subskribanto de la Sudusona Manifesto. Fulbright ankaŭ estis opoziicianto de la Makartismo kaj de la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco kaj poste iĝis konata pro sia opozicio kontra la usona eniro en la Vjetnama Milito. Liaj klopodoj por establi internacian interŝanĝan programon finfine rezultis en la kreado de programo por stipendioj kiuj portas lian nomon, nome "Fulbright Program".